Jehovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli ekzakte
e tajperaro
Linio 4:
La antikva hebrea skribo ne montras vokalojn. Kiam oni inventis signojn por indiki la vokalojn, oni aldonis al יהוה (JHVH) en la teksto de la Biblio la vokaloj e signojn de la vorto אֲדֹנָי ([[Adonaj]]), kiu signifas "la Sinjoro", aŭ malpli ofte tiujn de אֱלהִים ([[Elohim]]), kiu signifas "Dio", por indiki ke oni legu ĉi tiujn parolojn anstataŭ יהוה, nomo kiun respektegeme la judoj neniam elparolas. Rezulte, anstataŭ יהוה aperas aŭ יְהֹוָה aŭ יֱהֹוִה.
 
Pro misinterpreto de la kombinaĵo יְהֹוָה (t.e., יהוה kun la vokalaj signoj de אֲדֹנָי) fontas la nomo ''Jehovo'', kiun dum kelkaj jarcentoj oni kredis en kristanaj medioj esti la prononco delde la Tetragramo. Sed ekde pli ol ducent jaroj la fakuloj opinias, ke la originala prononco de יהוה (JHVH) similis al "Ja-ŭe", Esperantigite, "Javeo".
 
La Biblio rilatigas la nomon יהוה kun la frazo, "Mi estas/estos tio, kio mi estas/estos" aŭ mi "estigas/estigos tio, kion mi estigas/estigos" (en ''[[Eliro]]'', 3:14), kaj ĝenerale oni derivigas ĝin de la hebrea verbo kiu signifas "esti". Pro tiu interpreto de la origino de la nomo, la franco Pierre-Robert Olivétan ĝin tradukis en la jaro 1535 kiel "la Eternulo",<ref>[https://www.bible-ouverte.ch/messages/etudes/168-le-tetragramme-yhwh.html ''Le tétragramme YHWH et sa traduction par "Éternel"'']</ref> forlasante la pli ol miljaran tradician tradukon "la Sinjoro" (greke Κύριος, latine ''Dominus''), tradukon kiun oni trovas ankaŭ en la citaĵoj de la hebrea Biblio en la [[Nova Testamento]].