Venceslao la 1-a (duko de Bohemio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 50:
Alia interpretado rigardas, sen mencio pri religiaj demandoj, la internan sistemon de la ŝtato kaj parte ankaŭ la Venceslaan rilaton al Saksujo. Komparante la regadon de princoj Venceslao kaj Boleslav oni povas diversigi du konceptojn. Venceslao, venkinte iun ceteran ĉeĥan princon, ne absorbis lian regionon kaj kontentiĝis pri lia formala subula promeso , kiu ofte post foriro de princa bataltaĉmento ne estis plenumata. Boleslav deziris firme priregi la tutan Bohemion, la ceterajn princojn senpovigi kaj starigi ĉie siajn administrantojn, kiuj prenus de la loĝantaro impostojn. Por tiu ĉi mono poste eblus starigi armeon kaj neniigi la dependon al Saksujo. Ĉion ĉi realigis Boleslav regante.
 
Senescepte ĉiuj legendoj (sed kun ne tute certa motivo) mencias, ke la 28-an de septembro<ref>PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 str., vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, CZ) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp.17 - 25, 33 - 45, 70 – 96, 100- 140, 159 – 184, 187 - 199</ref> 935 (pli probable ol 929) en Stará Boleslav okazis insida murdo de Venceslao, planita de Boleslav, apogata de „ĉeĥaj eminentuloj“. Same estis murditaj anoj de lia taĉmento. Ekzistas opinioj, ke povis okazi nur malfeliĉa hazardo, tragedia miskompreno, ne pri kulmino de interfrata batalo por povakiro.
 
Unu el eblaj interpretadoj povas aspekti tiel: Tiun matenon la 28-an de septembro survoje en preĝejon Venceslao renkontis sian fraton. Laŭ la teorio, subtenanta de historiisto D. Třeštík, ia altrangula fiero, montrita de la reganta princo dum lia alparolo, kolerigis Boleslav-on. Li enmanigis glavon kaj ekatakis al Venceslao. Li tamen senarmiligis kaj surterigis lin. Boleslav vokis pri helpo kaj alkuris liaj servuloj. Ili ekvidis, ke Venceslao staras super Boleslav kun glavo enmane. Ili do rapidis helpi sian ĉefon kaj la regantan princon, ne kapablan kaŝi sin en preĝejo, kien li estis fuĝanta, mortigis. Subtenantoj de tiu ĉi teorio emfazas, ke ne estus racie de Boleslav celi Venceslaon murdi mem kaj almemoras, ke liaj batalantoj unue sin kaŝis.