Gramatika voĉo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Adaptis el la angla artikolo kaj aldonis aferojn el eo referencoj
Linio 1:
'''[[Gramatika voĉo]]''' estas [[verbo|verba]] [[fleksio]] montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto de la [[sintagmo]].
Tradicie oni diskutas la jenajn voĉojn:
 
*[[Aktiva voĉo]] en [[akuzativa lingvo|akuzativaj lingvoj]] indikas ke la subjekto faras ion kaj la [[objekto (gramatiko)|objekto]] estas trafata de la ago.
Linio 6 ⟶ 7:
*[[Malpasiva voĉo]] en [[ergativa lingvo]] indikas ke la subjekto faras ion; ĝi permesas ke la objekto de [[transitiva verbo]] povas esti forlasita, kio alie ne eblus.
 
'''Gramatika voĉo''' en Esperanto estas: Ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago kaj la subjekto laŭ tio, ĉu la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).<ref name='vortaro'/>
Esperanto havas nur du voĉojn, aktivan kaj pasivan. La pasiva voĉo indikiĝas per "esti" + pasiva participo.
 
== Vidu ankaŭ Historio==
Lingvoj de la [[hindeŭropa lingvaro]] (kaj multaj aliaj) tipe havas du aŭ tri el la jenaj voĉoj: aktiva, mediala, pasiva. Oni uzas la terminon ''mediopasiva'' por kategorio, kiu inkludas kaj la medialan kaj la pasivan voĉojn. En sinkronaj gramatikoj, oni nomas ĝin simple ''meza'' (tipe por gramatikoj de ekzemple la [[helena lingvo]] kaj moderna [[greka lingvo]]) aŭ ''pasiva'' (tipe por gramatikoj ekzemple de la moderna [[dana lingvo]]).
En la plej malnovaj hindeŭropaj lingvoj, la distingo aktiva/mediala estis la plej grava, dum evoluado okazis en pli modernaj lingvoj ĝenerale estas anstataŭigi la malnovan distingon per (aŭ reinterpreti ĝin kiel) aktiva/pasiva distingo (ekzemple, moderna angla: ''to tease / to be teased'' – pikmoki / esti pikmokata).
Lingvistoj provas dedukti kia estis la [[protohindeŭropa lingvo]]. Ilia rekonstruaĵo havas du voĉojn, aktivan kaj mediopasivan, kie la mediala elemento en la mediopasiva voĉo dominis.
La helena lingvo ankaŭ havis mediopasivon en la prezenco, imperfekto, perfekto, kaj pluskvamperfekto [[tensoj]], sed en la [[aoristo]] kaj la [[futuro]], la mediopasivan anstataŭigis du voĉoj, mediala kaj pasiva. La moderna [[greka lingvo]] kaj [[albana lingvo]] havas nur mediopasivan en ĉiuj tensoj.
En iuj hindeŭropaj lingvoj, evoluis nova mediala aŭ mediopasiva voĉo. Ofte ĝi venis el ĉirkaŭfraza formo kunplektante aktivan verbon kun refleksiva pronomo. Tiu evoluo okazis sendepende en la [[latinidaj lingvoj]], [[slavaj lingvoj]], kaj la [[nordĝermanaj lingvoj]] (skandinavaj). Nordĝermanaj lingvoj, kaj iom la slavaj lingvoj, kunigis la refleksivan pronomon kun la verbo por formi novan sintezan konjugacion, dum en la latinidaj lingvoj la refleksiva ĝenerale restas aparta.
 
==Aktiva voĉo==
* [[Konjugacio]]
La aktiva voĉo estas la plej ĝenerale uzata voĉo en multaj lingvoj kaj oni konsideras ĝin la ordinara voĉo. En la aktiva voĉo la subjekto de la verbo estas la aganto, t.e. ĝi plenumas la agon aŭ kaŭzas la eventon signifata de la verbo, ekzemple:
 
<blockquote>Karlo manĝis la terpomojn</blockquote>
{{Ĝermo}}
 
La verbo ''manĝis'' indikas la aktivan voĉon. Participoj ankaŭ povas havi aktivan voĉon, ekzemple:
 
<blockquote>En la evoluantaj landoj vivas preskaŭ ĉiuj analfabetoj de la mondo
 
1500 partoprenantoj estis ankoraŭ atendataj ĉe la fino</blockquote>
 
==Pasiva voĉo==
La sekva frazo estas en la pasiva voĉo:
 
<blockquote>Albanio '''komparatas''' tiel kun Ugando se temas pri korupteco de ĝiaj regantoj</blockquote>
 
Tamen, en Esperanto, plej ofte oni uzas la analizan formon de la pasivo, ekzemple:
 
<blockquote>la terpomoj '''estis manĝitaj''' de Karlo.
asocioj, kiuj celas forigi kanceron aŭ helpi '''paralizitojn.'''
la ĝenerala prilingva edukiteco de la '''pridemandatoj'''</blockquote>
 
La pasiva voĉo estas uzata en propozicio kies [[subjekto]] esprimas la [[suferanto|suferanton]] de la verbo. Tio signifas, ke ĝi suferas agon aŭ ĝia stato ŝanĝiĝis.<ref>O'Grady, William, John Archibald, Mark Aronoff, and Janie Rees-Miller (eds.) (2001). ''Contemporary Linguistics: An Introduction'' Fourth edition. Boston: Bedord/St. Martin's. {{ISBN|0-312-24738-9}} {{en}}</ref>
 
Participoj ankaŭ havas [[aspekto|aspekton]]. Ekzemple: ''konstruata'' (daŭra aspekto) kaj ''konstruita'' (rezulta aspekto).<ref>Pokrovski, Sergio, Aspektoj, [http://kovro.heliohost.org/eo/artikoloj/aspektoj/lasp.html] {{eo}}</ref>
 
Tipe, en pasiva propozicio, kio kutime esprimas la objekton de la verbo, tio nun esprimas la subjekton, dum kio kutime esprimas la subjekton, tion oni forigas aŭ ĝin indikas iu adjekto. Tiel, pasivigi aktivan verbon reduktas ties valenton. Tio ne estas universala afero; ekzemple, en la japana lingvo, pasivigo ne ĉiam malpliigas la valenton.<ref>O'Grady, William, John Archibald, Mark Aronoff, and Janie Rees-Miller (eds.) (2001). Contemporary Linguistics: An Introduction Fourth edition. Boston: Bedord/St. Martin's. ISBN 0-312-24738-9 {{en}}</ref>
 
Iuj lingvoj, ekzemple Esperanto, uzas [[ĉirkaŭfrazo|ĉirkaŭfrazan]] pasivan voĉon; t.e. ĝi ne estas unuopa vorto, sed estas formita per apudmeto de aliaj vortoj. Specife, ĝi konsistas el formo de ''esti'' kaj pasiva [[participo]] de la ĉefa verbo. En aliaj lingvoj, ekzemple la [[latina]], la pasivo por iuj tensoj estas markita ĉe la verbo per [[fleksio]]: ''librum legit'' "li legas la libron"; ''liber legitur'' "la libro estas legata". La [[maoria lingvo]] uzas verban fleksion por formi unuvortan pasivon, ekzemple: ''i patu te tama i te tarama'' (frapis la knabo la tamburon), ''i patua te tarama e te tama'' (frapatis la tamburo de la knabo).<ref name='kupu'>Kupu o te Ra, [https://kupu.maori.nz] </ref>
 
==Mediala voĉo==
Iuj lingvoj, ekzemple Esperanto, [[Albana lingvo |albana]], [[Bengala lingvo|bengala]], [[Fula lingvo|fula]], [[Tamila lingvo|tamilla]], [[Sanskrito]], [[Islanda lingvo|islanda]], [[Sveda lingvo |sveda]], [[biblia hebrea]], moderna [[hebrea lingvo]] kaj [[helena lingvo]]) havas '''mezan voĉon''', kiu estas aro de fleksioj aŭ konstruaĵoj, kiu diferencas de la aktiva kaj pasiva voĉoj.
 
En iuj okazoj, la mediala voĉo estas gramatika alternativo, kie la subjekto de materia procedo ne estas klasebla kiel aganto aŭ celo. Ekzemple, dum la pasiva voĉo esprimas celon influata de ekstera aganto, kiel en ''la kaserolo '''estas kuirita''' en la forno'', la meza voĉo esprimas medion ŝanĝatan sen ekstera aganto: ''la kaserolo '''kuiriĝis''' en la forno''. Oni ofte uzas la medialan por agoj kie la subjekto estas kaj la aganto kaj la medio kiu ŝanĝiĝas, kiel en ''la viro '''raziĝis''', kontraŭ la aktiva kaj pasiva voĉoj, respektive, kie la medio estas la celo kiel en ''la barbiro '''razis''' la viron'' kaj ''la viro '''estis razita''' de la barbiro''.
 
Mediala verbo ne povas havi kroman objekton; ĝi estas netransitiva. Tial, ĝi ne povas havi pasivon.<ref name='pag'/>{{rp|166}} La sufikso '''iĝ''' reduktas la [[valento (gramatika)|valenton]] je unu, ekzemple: ''kuiri'' (duvalenta) kaj ''kuiriĝi'' (unuvalenta).
 
==Faktitiva voĉo==
<blockquote>La fundamenta senco de la faktitivo estas: fari, ke iu aŭ io faru aŭ suferu agon. En la faktitivo do troviĝas du agoj: la ago kaŭzanta kaj la ago kaŭzata.
 
La ago kaŭzanta estas esprimata per igi. Tiu igi povas esti sufiksoido, kaj ĝi povas esti memstara; oni do devas aparte paroli pri la sinteza formo (ekz-e: kaptigi) kaj pri la analiza (ekz-e: igi kapti). Krome, ĉi tie ni povas paroli ankaŭ pri lasi, kiu estas iel surogato de la de la faktitiva voĉo.<ref name='pag'>Kalocsay, K. kaj Waringhien, G., Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, UEA, 1980 {{eo}}</ref></blockquote>
 
<blockquote>Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.<ref name='pmeg'>Wennergren, Bertilo, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2020, [https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazroloj/ig.html] {{eo}}</ref></blockquote>
 
La sufikso '''ig''' pliigas la [[valento (gramatika)|valenton]] je unu, ekzemple: ''memori'' (duvalenta) kaj ''memorigi'' (trivalenta). Se la rezulta verbo estas trivalenta, ekzistas tri manieroj uzi tiajn IG-verbojn. Oni povas akuzativigi la subjekton de la origina verbo, aŭ la objekton de la origina verbo. Ekzemple:
 
<blockquote>La bofrato iris supren kaj memorigis al la ĉefo pri la telefonvoko el Tehran.<ref>CorpusEye, id=eventoj-s57340</ref>
La bofrato iris supren kaj memorigis al la ĉefo la telefonvokon el Tehran.
La bofrato iris supren kaj memorigis la ĉefon pri la telefonvoko el Tehran.</blockquote>
 
==Aliaj voĉoj==
Iuj lingvoj havas pliajn voĉojn, Ekzemple, la [[mongola lingvaro|klasika mongola lingvo]] havas kvin voĉojn, kiuj estas: aktiva, pasiva, faktitiva, reciproka, kaj kunlabora. En la hebrea lingvo estas aktiva, pasiva, faktitiva, faktitiva-pasiva, intenca, intenca-pasiva, kaj refleksiva voĉoj.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Konjugacio]]
 
[[Kategorio:SintaksoGramatiko]]
[[Kategorio:Lingvoscienco]]
[[Kategorio:Semantiko]]
[[Kategorio:Sintakso]]
[[Kategorio:Gramatikaj voĉoj]]
[[Kategorio:Morfologio]]
[[Kategorio:Sintakso]]