Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
La ŝtalo Wootz kiu estas konata ankaŭ kiel [[Damaska ŝtalo]] estis unika kaj tre aprezata ŝtalo disvolvigita en la Hindia subkontinento tiom frue kiom je la 5a jarcento a.n.e. Ties proprecoj estis unikaj pro la speciala fandado kaj relaborado de la ŝtalo kreante retojn de feraj karbidoj priskribitaj kiel globeca cementito en matrico de perolito. La uzado de Damaska ŝtalo en glavoj iĝis tre populara en la 16a kaj 17a jarcentoj.<ref name="Maryon">{{cite journal|last1=Maryon|first1=Herbert|author-link=Herbert Maryon|title=Pattern-Welding and Damascening of Sword-Blades: Part 1 Pattern-Welding|journal=Studies in Conservation|date=February 1960|volume=5|issue=1|pages=25–37|doi=10.2307/1505063|jstor=1505063}}</ref>
 
Nur el la 11a jarcento la [[Normanoj|normanaj]] glavoj ekdisvolvigis ŝirmo-butonojn, kiu protektis la manon en la tenilo kaj havigis al la glavoj la spektonaspekton de [[kruco]]. Dum la [[Krucmilitoj]] de la 12a ĝis la 13a jarcento, tiu krucforma tipo de armea glavo restis esence stabila, kun variado ĉefe pri la formo de la tenilpometo (tenilbulo). Tiuj glavoj estis dezajnitaj kiel tranĉarmiloj, kvankam efikaj pintoj estis iĝantaj oftaj por havigi plibonigojn en [[armaĵo]]j, speciale la ŝanĝo de la 14-a jarcento el la [[maŝ-kuto|maŝa]] al la [[plata armaĵo]].<ref>Jeep, John M. (2001). ''Medieval Germany: an encyclopedia''. Routledge. p. 802, {{ISBN|0-8240-7644-3}}</ref>
 
Dum la 14a jarcento, kaj la kreskanta uzado de pli antaŭniranta armaĵo, la glavo man-kaj-duona, konata ankaŭ kiel "miksa glavo", estis uzita. Ĝi havis etendan tenilon, kio supozigas, ke ĝi povis esti uzata ĉu per unu aŭ per du manoj. Kvankam tiuj glavoj ne havigis kompletan du-manan tenilon ili ebligis, ke iliaj portantoj tenu ankaŭ [[ŝildo]]n aŭ defendan ponardon en sia libera mano, aŭ ke oni uzu ĝin kiel du-mana glavo por pli povdetrua frapo.<ref name=Gravett>Gravett, p. 47</ref>