Kresoparko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Kresoparko''' (germane: ''Kressepark'') estas belega, verda naturero en [[Erfurto]], Germanio, kun [[akvokreso]]-kultivejo kaj restoracio, kie dum jarcentoj floris la iam tre lukra komerco per [[nasturcio]]. Hodiaŭ ĝi estis ripozumloko tre ŝatata. Ĝi troviĝas en la urbokvartalo [[Hochheim (Erfurto)|Hochheim]].
==Historio==
[[File:Kressepark Erfurt 6.JPG|thumb|KresseparkŜildo Erfurt 6kresoparka]]
Konate jam ĉe la antikvaj grekoj kaj romianoj (sed ĉe ili la planto kreskis nature de si!) putokreso ekde la jaro 1650 en [[Germanujo]] ekzistas danke al Nicolaus Meißner. La erfurtano ĝardenpionira Reichert elpensis specialan, efikan kultiv sistemon en akvofosaĵetoj por la Dreienbrunnen-areo erfurta. La tuta areo tie ĝuas ankaŭ varmajn fontojn. La tirano [[Napoleono Bonaparte]] kunprenis el Erfurto ĝardeniston kun si al Franclando por hejmigi tiun ĉi hortikulturarton en Versailles kaj fakte jam en 1810 en la [[Nonette]]-valo inter [[Senlis]] kaj [[Chantilly]] aranĝitis tipaj porkresaj fosaĵoj. Sed eĉ en 1909 la demando pariza je kreso ne povis esti plene kontentigita. Inter 1929 kaj 1932 ĉirkaŭ Erfurto okupiĝis pri kresumado kvin familiaj entreprenoj daŭre plibonigonte la kultivadsistemon; ekspresvagonare la vitaminoza oro liveritis en multajn grandurbojn germanajn kaj ĝis Francujo, Svislando kaj [[Benelukso]]. Pro kreskanta malabundo da puraj supraĵoj lagetaj la kultivado ŝrumpis ĝenerale en la 20a jarcento antaŭ renesanco en la 1990aj jaroj kiam forgesitaj kultivejoj refunkciigitis. En Svisujo ekzistis ĝis 1991 ankoraŭ kreskigareon da 1,2 hektaroj en la [[Kantono Berno]]. En 2001 oni provis [[usono|usone]] oferti diverskolorajn krestipojn en kombino kun manĝeblaj floroj. La ununura entrepreno svisuja produktanta eĉ hodiaŭ apartenas al la Motzet-oj en [[Wynau]] sur areo da 0,6 hektaroj kaj kun ĉiujara rikolto da 20 tunoj.