Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 158:
 
Dum multaj historiaj periodoj, partikulare el la fino de la [[Romia Imperio]] ĝis la finfina hegemonio de la [[pafarmilo]]j, la glavo estis la armilo plej asocia kun la portanto, ĉefe se temas pri [[heroo]] aŭ grava militestro. Tiel ĝi havis propran nomon, ekskluzivecon kaj dumvivan asocion al sia uzanto. Neniu alia armilo ([[arko]], [[lanco]], [[ŝildo]], [[pafilo]]) ĝuis similan favoron. Tiel estas multaj legendoj pri specifaj glavoj, ne nur pri la glavotipo, sed pri la preciza glavo de tiu persono, aperis en [[ceremonio]]j, festivaloj ktp. Frapo per glavo sur la ŝultroj de koncernato estis grava momento en ceremonioj de [[kavaliro|kavalirigo]]. Tiu aparteno al la konsidero de alta rango portis la glavon kiel simbolo de oficireco kaj komandopovo ĝis la 21a jarcento.
 
La [[justeco]] (respektive sistemoj de [[justico]] en diversaj landoj) estis tradicie reprezentata per virino kiu estas blindigita per bendo sur la okuloj (egaleco), portas libron aŭ dokumenton kiu reprezentas la leĝon kaj glavon, kiu reprezentas la durecon de la aplikado de la leĝaro.
 
== Famaj glavoj ==