Terentio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Argumento de Adelphoe kaj Sukceso |
Aldonis detalon pri 'miles gloriosus'. Aldonis komparon kun Plaŭto |
||
Linio 30:
=== Eunuchus (La eŭnuko) ===
Unuafoje ludita en 161 a.K. Laŭ Suetonio, ĝi estis la plej sukcesa kaj fama komedio de Terentio en lia tempo, ĝis la punkto
''Argumento'': La prostituatinon Taido amas kaj la soldato Trasono kaj la junulo Fedria. Trasono donacas al ŝi la sklavinon Pamfila, al kiu enamiĝas Kerea, frato de Fedria, kiu transvestas sin kiel [[eŭnuko]] por vizitadi ŝin. Trasono poste volas rehavi Pamfilan, sed ŝi liberiĝas kiam estas rivelite ke ŝi estas atena civitanino. Tio ebligas ŝian edziniĝon al Kerea, dum Taido elektas Fedrian anstataŭ Trasonon.
Linio 44:
''Argumento'': Du fratoj estas edukitaj laŭ malsamaj manieroj, Tesifono pli severe kaj Eskino pli indulge. Tesifono enamiĝas al citristino, kiun Eskino rabas de ŝia prostituanto por sia frato. Aliflanke, Eskino ankaŭ malvirgigas malriĉan junulinon. En la fino ambaŭ fratoj edziĝas kaj la du edukmetodoj estas komparataj.
== Komparo kun Plaŭto ==
La arto de Terencio estas pli eleganta kaj malpli popola ol tiu de lia antaŭulo Plaŭto, tiel ke lia ideala publiko estas pli klera. Li ofte inkluzivis humanismajn zorgojn (ekzemple, pri edukado) tipajn de la Rondo de Skipio kaj proponis moralan mesaĝon preter la simpla amuzado. Plie, malkiel Plaŭto, li neniam uzis la prologon por antaŭanonci la argumenton kaj preferis surprizi la publikon ĉe la fino. Dum en la komedioj de Plaŭto la vera ĉefrolulo estis la ruza sklavo, ĉe Terencio tiu rolo malgrandiĝas, kio mildigas la tutan komikecon de lia teatro. Lia sceno ne estas tiel mov-riĉa (''motoria'') kiel tiu de Plaŭto sed pli kvieta (''stataria''), kvankam anstataŭ la abundo de monologoj de Plaŭto (tiam ofte kantataj) la verkoj de Terencio enprofundiĝas pli en la psikologion de la personoj tra la riĉeco de iliaj dialogoj. Lia lingvaĵo malhavas la komikajn neologismojn kaj vortludojn de Plaŭto kaj estas malpli genia sed pli klasika, respegulante la konversacion de la pli altaj tavoloj de la romana socio.
== Sukceso ==
Laŭ Suetonio, [[Cicerono]] kaj [[Julio Cezaro]] ambaŭ alte laŭdis la purecon kaj elegantecon de la latina lingvaĵo de Terencio, kvankam Cezaro bedaŭris ke li ne transdonis la komikecon de la grekaj originaloj, tiel ke li nomis Terencion "duonigita Menandro". En la Mezepoko la simpla, eleganta kaj konversacia Latino de liaj komedioj fariĝis modelo por la studo kaj praktiko de tiu lingvo
En la Renesanco la lingva estimiĝo de Terencio plu daŭris; plie, nun ankaŭ la enhavo de liaj verkoj estis admirata kiel
== Referencoj ==
|