Terentio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis detalon pri 'miles gloriosus'. Aldonis komparon kun Plaŭto |
|||
Linio 3:
== Biografio ==
La sola fonto pri la vivo de Terentio estas biografieto verkita ĉirkaŭ 100 p.K. de [[Suetonio]] kiel parto de ''De viris illustribus'' el fontoj diversaj kaj ofte jam kontraŭdiraj. Tiu biografio estas konservita kaj transdonita en la komentario de la verkoj de Terentio verkita de la gramatikisto [[Elio Donato]]. Jam en tiu teksto lia naskiĝodato ne estas precize raportita, kaj laŭ diversaj informintoj povas varii inter 195 a.K kaj 185 a.K. Li estis naskita en [[Kartago]] sed ne estis el [[Punikoj|punika]] origino; la vorto ''Afer'' el lia nomo estis gentonomo uzata por la berberaj indiĝenoj de norda Afriko. En Romo li estis sklavo de la [[senato]]ro ''Terentius Lucanus'', kiu, impresata de lia beleco kaj liaj talentoj, aranĝis lian edukadon kaj poste liberigis lin. Post liberiĝo, Terentio prenis de sia antaŭa mastro la nomon ''Terentius''. Li tiam intime familiariĝis kun membroj de la plej alta kaj plej klera romia nobelaro, precipe kun la rondo ĉirkaŭ [[Skipio Afrika]], kaj dum lia mallonga kariero kiel dramatisto persekutis lin la onidiro, ke liaj komedioj estas fakte verkitaj de tiuj altrangaj patronoj, por kiuj la verkado de teatraĵoj estus ne tre
Terentio publikigis nur ses komediojn inter 166 kaj 160 a.K. Tuj poste li vojaĝis Grekujon kaj mortis post nur unu jaro, neniam reveninte Romon. Pri lia morto estas du versioj: laŭ unu li mortis en maro revenante Romon, ĉu pro malsano ĉu pro siprompiĝo; laŭ la dua li mortis en [[Stimfalo]] pro bedaŭro, post kiam lia traduko de 108 komedioj de [[Menandro]] perdiĝis en la maro<ref>Elio Donato: [http://hyperdonat.huma-num.fr/editions/html/DonVit.html Vita Terentii].</ref>.
== Verkoj ==
Kiel [[Plaŭto]], Terentio tradukis kaj adaptis [[greka]]jn [[komedio]]jn en konversacian Latinon (kvankam konservante grekajn titolojn). Li ĉerpis el la tiel nomata "Nova Komedio" de atenaj dramistoj kaj precipe el Menandro, sed neniam paŭsis sklave la grekan originalon; kontraŭe, ofte praktikis la tiel nomatan ''contaminatio'' aŭ
Postvivas ĉiuj ses komedioj de Terentio, kies kronologion eblas rekonstrui danke al la ''didascaliae'' aŭ eldonnotoj aldonitaj antaŭ la komediojn en la manuskriptoj.
Linio 27:
Unuafoje ludita en 163 a.K. Ĝi estas fama pro la citaĵo "''Homo sum: nihil humani alienum a me puto''" (Mi estas homo: nenion homan mi juĝas fremda).
''Argumento'': Menedemo punas sin mem per laboro ĉar tiel akre kontraŭstaris la edziĝon de sia filo Klinia al la malriĉa orfino Antifila, ke Klinia fariĝis soldato pro spito. Samtempe Klitifono, filo de lia najbaro
=== Eunuchus (La eŭnuko) ===
Unuafoje ludita en 161 a.K. Laŭ Suetonio, ĝi estis la plej sukcesa kaj fama komedio de Terentio en lia tempo, ĝis la punkto ke estis ludita dufoje en unu tago kaj gajnis premion de 8000 sestercoj. Ĝi ankaŭ transdonis al la
''Argumento'': La prostituatinon Taido amas kaj la soldato Trasono kaj la junulo Fedria. Trasono donacas al ŝi la sklavinon Pamfila, al kiu enamiĝas Kerea, frato de Fedria, kiu transvestas sin kiel [[eŭnuko]] por vizitadi ŝin. Trasono poste volas rehavi Pamfilan, sed ŝi liberiĝas kiam estas rivelite ke ŝi estas atena civitanino. Tio ebligas ŝian edziniĝon al Kerea, dum Taido elektas Fedrian anstataŭ Trasonon.
Linio 37:
Unuafoje ludita en 161 a. K.
''Argumento'': La parazito Formiono intrigas kaj komplotas por sukcesigi la rilatojn de la kuzoj Fedria kaj Antifono kun iliaj amatinoj, unu [[Citro|citristino]], la alia malriĉa knabino kiun Antifono edzinigas sekrete. Tamen poste oni malkovras ke ĉi tiu knabino estas kuzino de Antifono. La patroj de la kuzoj donacas monon al Formiono por ke li mem edzinigu la citristinon, sed li anstataŭe elaĉetas ŝin el ŝia mastro por Fedria.
[[Dosiero:Adelphorum1499.jpg|alternative=Notita paĝo de Adelphoe|eta|Notita paĝo de ''Adelphoe'']]
|