Terentio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
Laŭ Suetonio, [[Cicerono]] kaj [[Julio Cezaro]] ambaŭ alte laŭdis la purecon kaj elegantecon de la latina lingvaĵo de Terencio, kvankam Cezaro bedaŭris ke li ne transdonis la komikecon de la grekaj originaloj, tiel ke li nomis Terencion "duonigita Menandro". En la Mezepoko la simpla, eleganta kaj konversacia Latino de liaj komedioj fariĝis modelo por la studo kaj praktiko de tiu lingvo per ilia kopiado kaj eble ankaŭ per ludado, kio kaŭzis lian konatecon kaj la relative grandan nombron de manuskriptoj de liaj komedioj: la esploristino Claudia Villa nombris 650 manuskriptojn kopiitajn post la jaro 800. Kvankam konata kaj ŝatata, la enhavo de lia verko ne tiom plaĉis al la mezepokuloj kiom la lingvo, tiel ke la monaĥino [[Hrosvitha|Hrosvitha de Gandersheim]] verkis ses komediojn por anstataŭigi tiujn de Terencio per pli edifa lernomaterialo.
 
En la Renesanco la lingva estimiĝo de Terencio plu daŭris; plie, nun ankaŭ la enhavo de liaj verkoj estis admirata kiel kvintesenco de klasikaj humanismaj idealoj. En sia komentario pri la ''Divina Komedio'', Pietro Alighieri asertas ke lia patro [[Dante Alighieri|Dante]] prenis de Terencio la titolon de lia verko. La unua presita eldono de Terencio aperis en Strasburgo en 1470. De tiam, li estis nemalhavigeblanemalhavebla parto de la klasikaj studoj kaj influis multajn okcidentajn dramistojn.
 
== Referencoj ==