Roland: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Iksokodo
Linio 3:
'''Roland''' aŭ '''Rolando''' (prononce [ʁɔ.lɑ̃]; en [[malnovfranka lingvo]]: *Hrōþiland; en [[mezepoka latino]]: Hruodlandus aŭ Rotholandus; en [[itala]]: Orlando aŭ Rolando; mortinta la 15an de aŭgusto 778) estis [[Frankoj|franka]] militestro sub [[Karolo la Granda]] kiu iĝis unu el la ĉefaj figuroj de la literatura ciklo konata kiel Afero de Francio. La historia Rolando estis militista guberniestro de la Bretona Markolando, responsa por la defendo de la landlimo de Francio kontraŭ la [[Bretonoj]]. Lia nura historia atestilo estas en la verko de [[Eginhardo]] nome ''[[Vita Karoli Magni]]'', kiu notas, ke li estis parto de la franka ariergardo mortigita de ribelaj [[eŭskoj]] en Iberio en la [[Batalo de Roncesvalo]].
 
[[Dosiero:Lavisse elementaire 022 roncevaux.jpg|eta|maldekstre|220px|La morto de Rolando kaj de liaj homoj.]]
La historio de la morto de Rolando en Roncesvalo estis plibeligita en posta mezepoka kaj renesanca literaturoj. La unua kaj plej fama el tiuj eposaj traktadoj estis la [[Malnovfranca lingvo|malnovfranca]] ''[[La Chanson de Roland]]'' de la [[11a jarcento]].