Eŭropa Kosma Agentejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
* la satelito pri tramara telekomunikado (Maritime European Communication Satellite aŭ MARECS) petita de Britio.
 
La konvencio de la EKA estis fine subskribita de 1110 eŭropajn ŝtatojn la 30-an de majo [[1975]], kaj fakte funkciis ekde la 31-an. Ĝi tamen ekhavis juran ekziton nur de la 30-a de oktobro [[1980]], dato de la ratifo de ties konvencio.<br>
La EKA sukcesis kunvenigi dudek du anajn ŝtatojn, kiuj kolektas siajn rimedojn por disvolvi civilan kosman programon, kiu konsistas el sciencaj sputnikoj (esploroj pri la [[Tero]], la [[Suno]], la [[sunsistemo]], [[astronomio]], [[kosmologio]], ktp.), [[kosmofluga inĝenierarto|kosmaj teknologioj]], aplikaj sputnikoj postulantaj eŭrop-skalan programon ([[Galileo]], [[Copernicus]]) kaj lanĉajn rimedojn (surgrundaj instalaĵoj kaj [[lanĉo-veturilo|lanĉiloj]]).<br>
La rolo kaj funkciado de la EKA estas difinitaj en la ''EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio'', kies komenca versio estis ellaborita en 1975 kaj kiu estas ratifita de ĉiu ana ŝtato post aliĝo<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 44-48 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. La misio de la agentejo estas disvolvi kunlaboron inter eŭropaj ŝtatoj en la kosma laborkampo. Ĝi disvolvas kaj efektivigas longperspektivan eŭropan kosman politikon same kiel agadojn kaj programojn. Ĝi kunordigas la eŭropan kosman programon kaj la naciajn programojn, iom post iom integriĝante ĉi-lastan. Kiel la [[NASA]], la agentejo limiĝas al pacaj agadoj (Artikolo II de la konvencio)<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 13-14 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. Tial la disvolviĝo de militaj kosmaj programoj (rekona sputniko, milita telekomunika sputniko, ktp.) estas en la naciaj programoj de la anaj ŝtatoj. Ĉi tiu konvencio kondiĉas, ke "la celo de EKA estas provizii kaj antaŭenigi, por ekskluzive pacaj celoj, kunlaboradon inter eŭropaj ŝtatoj pri kosma esplorado kaj teknologio kaj iliaj kosmaj aplikoj, konsidere al ilia uzo por sciencaj celoj kaj por operaciaj kosmaj aplikaj sistemoj".<br>