Diskuto:Kulturvario: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kultivovario preferindas
raso
Linio 4:
 
La termino [[kultivaro]] estas konfuza, ĉu ne signifas [[varo]]-n por [[kulto]]-jn? Dum en [[NPIV]] jam troviĝas [[kultivovario]], kiu estas senambigue komprenebla de ĉiuj esperantistoj. Mi do preferas la vorton '''kultivovario''', kaj ''kultivaro'' konsiderindas nur kiel alternativa [[mallongigo]] en la [[ĵargono]] de [[fako (figure)|fakulo]]j. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 10:04, 13 dec. 2019 (UTC)
== La esperanta vorto estas «raso» ==
Jam [[PV]] donis la ekzemplon: «bela '''raso''' de kokoj, de rozoj». La saman signifon plu registris PIV1 kaj NPIV. Tiusence la vorto estas uzata kaj komunlingve, kaj en la faka literaturo (ekzemplojn vd en [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ras.html#ras.0o.BOT ReVo]).
Mi kontestas la aserton, ke ''kultivaro'' estas «internacie konata». Ekz-e kvankam [https://fr.wikipedia.org/wiki/Cultivar la franca Vikipedio] ĝin uzas, tamen aŭtoritataj vortaroj francaj ĝin ne konas, ekz-e [http://atilf.atilf.fr/dendien/scripts/tlfiv4/showps.exe?p=combi.htm;java=no; TLF]. Iam oni atakis Esperanton kiel «ŝtelistan ĵargonon»; ĉi tiu anglaĵo en la aliaj lingvoj aspektas kiel tia sekreta ĵargonaĵo.
La Vikipedioj rusa, nederlanda, uzbeka donas responde al «cultivar» siajn komunlingvajn vortojn; ankaŭ por esperantisto normalaj vortoj estus ''pomraso, vinberraso, tritikraso'' ktp.
Se por rasoj zoologiaj la responda termino povas esti la sama, kiel la vorto komunlingva, kial la botanikistoj bezonu spionan ĵargonaĵon?--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 07:18, 29 jun. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kulturvario".