Cristina Casella: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aktualigo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 4:
Kiel esperanta kantistino, ŝi konatiĝis unue per la kanto "Kredu Kristnaskon" originale verkita de [[Roberto Pigro]] kaj publikigita rete la 8-an de decembro 2012 kadre de bonfara projekto. Ŝia dua esperantlingva kanto "Esperanto, tiu estu via nomo" prezentiĝis unuafoje kiel video en la Internacia Arta Vespero de la [[100-a UK]] en [[Lille]] en julio 2015.
 
En la jaroj 2017 kaj 2018, ŝi publikigis ĉe [[Youtube]] esperantlingvajn versiojn de 6 kantoj de [[Adele (kantistino)|Adele]], [[Katy Perry]], [[Pink]] kaj [[Lady Gaga]], ĉiuj tradukitaj de Roberto Pigro. Inter tiuj ĉi kantoj, ''Ha lo'' (Hello) de Adele fariĝis plej populara. En aprilojunio 2020, la koncerna filmeto ĉe Youtube havis jam pli ol 423450 000 spektantojn, kio estas rekordo inter esperantaj videoj.
 
En la Esperanto-movado ŝi konatiĝis krome kiel korespondanto de [[Monato (gazeto)|Monato]] en Italio. Ekde 2016, ŝi publikigis multajn artikolojn en tiu internacia magazino, precipe pri sia hejmlando kaj pri [[scienco]].