Vojaĝo al Kazohinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
*/ Enhavo */ Tute nova redakto
Linio 23:
 
=== Inter la hinoj ===
Britio deklaras militon al Italio kaj Gulivero rekrutiĝas al krozŝipo. En la Hinda Oceano lia ŝipo estas bombardata kaj sinkas. Per savboato li alvenas al nekonata insulo, kies loĝantoj, la ''hinoj'', ĉiuj vestas same, loĝas en tute similaj domoj kaj kondutas silente, sen sociaj konversacioj. Ĉar ili ne uzas monon, restoracioj, fervojoj kaj vendejoj estas senpagaj. Li estas ekzamenatoekzamenata de kuracistoj kaj sendata al la instruisto Zatamon, kiu instruas al li la [[Hina lingvo|hinan lingvon]], kaj la kernan koncepton de la hina mondobildo: la ''kazoo''. Kiuj malobeas la kazoon estas nomataj ''behinoj''; kiuj ankoraŭ devas lerni ĝin estas la ''belohinoj''. Gulivero ricevas belohinan legitimaĵon kiu rajtigas lin ricevi respondon al demandoj starigotaj al kiu ajn hino.
 
Baldaŭ Gulivero lernas ke inter la hinoj ne ekzistas sociaj klasoj nek fakte sociaj rilatoj, individueco, amikeco aŭ malamikeco. Privata posedaĵo ne ekzistas. Fabrikoj kaj terkulturistoj produktas sen salajro kaj ĉiu rajtas senpage preni varon el magazeno, se ke iu ajn provu akapari. Ĉiuj laboras, ĉar la produktado de necesaĵoj estas la celo de ilia vivo kvankam ne okazas ekstera komerco nek krizoj pro troa produktado. Ili ja konas la ripozon sed ne la distrojn; eĉ la ludoj ne ekzistas, ĉar mankas al ili la instinkto konkuri. Artoj, muziko, beletro, historio, filozofio kaj sociaj sciencoj ne ekzistas: la bibliotekoj enhavas nur teĥnikajn fakojn. Teknologie, ili superas la eksteran mondon je cent jaroj proksimume. Hinoj havas nenian ŝtatan organizon: efektive ili estas anarĥiistoj. Fine montriĝas ke ne ekzistas ĉe ili familia aŭ patruja amo, ĉar kaj amo kaj malamo estas ambaŭ rigardataj ''kazi'', tio estas, malesto de kazoo. La hina lingvo malhavas vortojn por «neekzistantaj aferoj» kiel animo aŭ belo.