Patrice Lumumba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Patrice (Hemery) LUMUMBA''' (naskiĝis la [[2-an de julio]] [[1925]], [[Onalua]], [[Belga Kongo]] – mortis la [[17-an de januaro]] [[1961]]. [[Katanga]], [[Kongo]]) estis grava konga politikisto antaŭ kaj post la sendependiĝo de la lando, kaj la unua demokratie elektita ĉefministro de la sendependa Respubliko de Kongo inter junio kaj septembro de 1960. Kune kun la unua prezidento [[Joseph Kasa-Vubu|Joseph Kasavubu]], li gvidis la fruan sendependecon de Kongo, sed estis rapide abdikigita, kaptita, turmentita kaj murdita. En Demokrata Respubliko Kongo kaj Afriko li estas konsiderata nacia heroo<ref>(nl) ''[https://www.standaard.be/cnt/dmf20200116_04808906 Aan Lumumba is alles onaf, dus overleeft hij in de kunst]'', [[De Standaard]], la 17-an de januaro 2020</ref>. Kiel filo de la malgranda [[tetela popolo]] ([[Bantuoj|bantua]] tribo), li fariĝis estro de influa politika partio ne ligita al tradicia tribo aŭ regiono. Dum liaj rivalantoj venis el fortaj triboj kaj reprezentis ties regionajn interesojn, Lumumba volis kompensi tion per tutlanda agado kaj reprezentado.