Patrice Lumumba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
stratnomoj
ref 2
Linio 2:
'''Patrice (Hemery) LUMUMBA''' (naskiĝis la [[2-an de julio]] [[1925]], [[Onalua]], [[Belga Kongo]] – mortis la [[17-an de januaro]] [[1961]]. [[Katanga]], [[Kongo]]) estis grava konga politikisto antaŭ kaj post la sendependiĝo de la lando, kaj la unua demokratie elektita ĉefministro de la sendependa Respubliko de Kongo inter junio kaj septembro de 1960. Kune kun la unua prezidento [[Joseph Kasa-Vubu]], li gvidis la fruan sendependecon de Kongo, sed estis rapide abdikigita, kaptita, turmentita kaj murdita. En Demokrata Respubliko Kongo kaj Afriko li estas konsiderata nacia heroo<ref>(nl) ''[https://www.standaard.be/cnt/dmf20200116_04808906 Aan Lumumba is alles onaf, dus overleeft hij in de kunst]'', [[De Standaard]], la 17-an de januaro 2020</ref>. Kiel filo de la malgranda [[tetela popolo]] ([[Bantuoj|bantua]] tribo), li fariĝis estro de influa politika partio ne ligita al tradicia tribo aŭ regiono. Dum liaj rivalantoj venis el fortaj triboj kaj reprezentis ties regionajn interesojn, Lumumba volis kompensi tion per tutlanda agado kaj reprezentado. La Rusa Universitato de Amikeco de Popoloj (rus: Российский университет дружбы народов ''Rossiysky universitet druzhby narodov)'' portis lian nomon de 1961 ĝis 1992.
 
Li fariĝis heroo en sia lando kaj eksterlande ekestis stratoj kun la nomo de Lumumba: en [[Irano]], [[Alĝerio]], [[Angolo]], [[Mozambiko]], [[Germanio]] ([[Berlino]], [[Leipzig]])<ref>(fr, nl) Filmeto [https://www.vrt.be/vrtnu/a-z/kinderen-van-de-kolonie/1/kinderen-van-de-kolonie-s1a3/ ''Kinderen van de kolonie''] (Infanoj de la kolonio), kun inter alie alparolo de Lumumba (je 15 min 09), VRT, spektebla nur en Eŭropa Unio.</ref>.
 
== Vivkuro ==