Miĥail Bakunin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La centra ideo ĉe Bakunino estas libereco, la pleja havaĵo, kiun la revolucio devas nepre celi. Laŭ li, male de la pensuloj de la [[Klerismo]] kaj de la [[franca revolucio]], libereco ne estas individua afero sed socia temo. Tiel, en ''Dio kaj Ŝtato'', li refutas [[Jean-Jacques Rousseau|Johan-Jakvon Ruseon]]: la bona sovaĝulo, kiu damaĝas sian liberecon ekde kiam ĝi vivas en socio, neniam ekzistis. Male, kreas liberecon la socia fakto: "La libereco de aliulo, tute ne estante limigo aŭ neo de mia libereco, estas male ĝia necesa kondiĉo kaj ĝia konfirmo. Mi iĝas vere libera nur tra la libereco de aliuloj, tiel ke ju pli multaj estas la liberaj homoj ĉirkaŭantaj min kaj ju pli profunda kaj larĝa estas lia libereco, des pli etendita, profunda kaj larĝa iĝas mia libero." La vera libero ne eblas sen fakta egaleco (ekonomia, politika kaj socia). Libereco kaj egaleco eblas nur ekster la ekzisto de Dio ekstera al la mondo aŭ de Ŝtato ekstera al la popolo. La Ŝtato, la Kapitalo kaj Dio estas faligendaj baroj.
 
La kontraŭado de Bakunino (kaj evidente de ĉiuj [[anarkiisto]]j) al la [[Ŝtato]] estas definitiva. Li ne kredas, ke eblas utiligi la Ŝtaton por sukcesigi la revolucion kaj aboli la sociajn klasojn. La Ŝtato, inkluzive se temas pri [[proleta Ŝtatoŝtato]], inkluzive se temas pri regado de sciuloj aŭ de "geniaj homoj kronitaj de virto", kiel li skribas dum sia polemiko kontraŭ Mazinio, estas sistemo de estrado kiu senĉese kreas siajn elitojn kaj privilegiojn. La ŝtatpovo nepre estas utiligita kontraŭ la [[proleto|proletaro]] en tio, ke tiu ĉi ne povas administri entute la ŝtatan strukturon kaj devas allasi tiun regadon al iu [[burokratio|burokrataro]]. La formiĝo de "ruĝa burokrataro" do ŝajnas al li neevitebla.
 
Ankaŭ la [[ateismo]] de Bakunino havas sian bazon en la celado al libereco por la homaro: "Dio estas, do homo sklavas. Homo liberas, do ne estas Dio. Mi defias iun ajn eliri tiun cirklon, kaj nun, ni elektu."<ref>Miĥailo Bakunino, ''Kateĥismo de la moderna framasonaro''. citita de Jean Préposiet, ''Historio de anarkiismo'', Tallandier, 1993.</ref>