Ann E. Beatty: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
frua usona kristana e-himn(ar)istino
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:45, 19 aŭg. 2006

Ann E BEATTY estis esperantistino usona, kiu en la tempo tuj post la Unua Mondmilito eldonigis kristanan himnaron esperantlingvan, Espero internacia, la unua tia verko eldonita en Usono. Ŝi loĝis en Ohio, sed kompilis la himnaron por (kaj eldonigis ĝin per) orfejo en Iovao, "Christian Home Orfejo", kiu nun nomiĝas "Children's Space USA". Ŝia himnaro enhavas plurajn ŝajne originale de ŝi verkitajn himnojn (ŝi ŝajne verkis kaj la tekstojn kaj la melodiojn); ĝi ankaŭ enhavas kelkajn kuriozajn temojn, ekzemple unu himno laŭtitole temas pri "Savi Usonon de Rumo", kaj alia nomiĝas "Unuiĝinta Eŭropo".