Vojaĝo al Kazohinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Priskribo: Forigis mencion de Brave New World kaj klarigis satirecon de la romano.
→‎Lingvoj kaj historio de la verko: Kompletigis per mencio de lastaj eldonoj.
Linio 54:
== Lingvoj kaj historio de la verko ==
 
Estas ioma disputo, ĉu Szathmári unue verkis ĝin hungare aŭ Esperante. Kelkaj tezas, ke la hungara versio estis la vera originalo, kaj citas certan pruvon ke Szathmári ne vere flue regis Esperanton je la tempo, kiam li unue verkis la romanon. Laŭ la «Prezento» de la unua esperanta eldono, li unue ekverkis ĝin hungare en 1935, sed reverkis kaj finis ĝin Esperante. Kiam ''[[Literatura Mondo]]'' akceptis ĝian publikigon, Kalman[[Kálmán Kalocsay]] reviziis kaj lingve korektis la tekston, sed la komenciĝo de la Dua Mondmilito malebligis la publikigon; jam en 1939 SAT akceptis publikigi ĝin, sed denove la milito malhelpis. Tiam la aŭtoro serĉis eblecon por hungarlingva eldono, ĉar Hungario ankoraŭ restis ekster la milito. Ĝi aperis en 1941 en 3500 ekzempleroj kiel ''Gulliver utazás Kazohiniában'' (Vojaĝo de Gulliver al Kazohinio) kun ilustraĵoj de [[Lajos Szalay]], sed la cenzuro estis forstrekinta multajn gravajn partojn. La dua hungarlingva eldono de 1946 ''Utazás Kazohiniában'' (Vojaĝo al Kazohinio) rehavis tiujn cenzuritajn partojn plus pluraj novaj ĉapitroj aldonitaj de Szathmári, kiu taksis ke multaj legantoj de la unua eldono miskomprenis ĝian celon; tiuj aldonitaj ĉapitroj ŝajne mankas en postaj hungaraj kaj esperantaj eldonoj. Malgraŭ la malgranda eldonkvanto pro la postmilita manko de papero, la dua eldono estis granda sukceso kaj rapide elĉerpiĝis, eble ĉar la publiko rimarkis similecojn de la rakonto kun la tiama politika situacio de Hungario. Poste la nova komunista registaro malpermesis pluajn eldonojn kaj eĉ vendadon de la libro; tria hungarlingva eldono eblis, kun kelkaj modifoj, nur en 1957, kiam SAT jam pretigadis eldonon de la esperanta originalo. Aperis novaj hungarlingvaj eldonoj en 1972, 1980, kaj 2009, bazitaj en la tria hungarlingva eldono. Plie, en 1975 estis eldonita en Hungario anglalingva traduko (''Kazohinia'', Corvina Press) reeldonita en 2012 en Usono (''Vojage to Kazohinia'', New Europe Books).
 
==Bibliografio==