Vojaĝo al Kazohinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
 
== Komentoj kaj interpretoj pri la libro ==
''Vojaĝo al Kazohinio'' estas taksata kiel unu el la ĉefaj orginalajoriginalaj romanoj en Esperanto. [[Kalocsay|Kálmán Kalocsay]] diras pri ''Vojaĝo al Kazohinio''', - "la libro estas insida". [[William Auld]] metas la verkon de Szathmári samnivele kun Swift, Wells, Anatole France. [[Michel Duc-Goninaz]] trovas, ke la legado de Szathmári estas "potenca instigo al pensado". [[Vilmos Benczik]] precizigas la klasifon de la verko de Szathmári per la esprimo "sobriga humanismo".
 
La satira celo de la verko estas klara, precipe en la dua parto pri la behinoj, sed ĝia interpreto tre varias laŭ la intenco kiun oni atribuas al la priskribo de la hina socio. Ekzemple, laŭ la «Prezento» de la Esperanta eldono, SAT eldonis ĝin pro ĝia akra kritiko de naciismo; aliflanke, la hina rolulo Zatamon asertas, ke la malamo al fremduloj estas nedisigebla de la partieca kaj «kazia» amo al familianoj, amikoj kaj samnacianoj; li ankaŭ atakas la kristanan idealon pri universala amo, ĉar «se la amo estus deviga kontraŭ ĉiuj niaj homfratoj, ĝi jam ne estus nomebla amo». Dezső Keresztury, en sia postparolo de la romano, asertas ke la hina socio estas ideala ĉar okupas sin pri «realaj» aferoj anstataŭ fantomoj kiel nacioj, religioj kaj mono. Kontraŭe, aliaj opiniis ke la verko satiras ne nur la normalan homan socion sed ankaŭ komunismajn utopiojn, kiuj same kondukas al malhumaneco kaj nedezirindaj rezultoj.<ref>[http://imdb.com/title/tt0151194/ Kazo], dokumenta filmo, 1997, reĝisoro: Zsigmond Gábor Papp.</ref>