Oromoj: Malsamoj inter versioj

621 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
La '''oromoj''' (en la [[oroma lingvo]]: "la fortuloj") estas la laŭ nombro plej forta etno de [[Etiopio]]. Kune kun aliaj kuŝid- kaj omotlingvaj etnoj ili estis konataj kiel ''Galla''. Tiu nomo hodiaŭ estas konsiderata kiel pejorativa kaj eksmoda. La [[oroma lingvo]] (Oromiffa) apartenas kiel la [[somala lingvo|somala]] al la [[Kuŝida Grupo|kuŝida]] lingvofamilio. La plej granda parto de ili vivas en la etiopia regiona ŝtato [[Oromio]]. La ĉefurbon de Etiopio, [[Adis-Abebo]] la oromoj nomas ''Finfinnee'', kaj ĝin ili pretendas ankaŭ kiel sian ĉefurbon. Ankaŭ en la nordo de [[Kenjo]] vivas multaj oromoj, precipe la [[boranaoj]]. Unu el la subetnoj de la oromoj estas la [[guĝioj]], kiuj vivas en la sudo de [[Etiopio]].
 
== Politika statuso ==
La oromoj tradicie konsideras sin marĝenigitaj. Iliaj amasaj protestoj faligis en [[februaro 2018]] la registaron de [[Hailemariam Desalegn]] kaj enpostenigis kiel ĉefministron [[Abiy Ahmed]], kies patro estas oromo. La nova ĉefministro liberigis politikajn prizonulojn kaj forigis malpermeson de pluraj partioj, promesinte honestajn balotojn.
 
Tamen realaj ŝanĝoj apenaŭ okazis kaj post la murdo de la populara oroma kantisto kaj aktivulo [[Haacaaluu Hundeessa]] [[:n:97 homoj pereis en tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto|eksplodis tumultoj]], en kiuj dum tri tagoj pereis 97 homoj.
 
== Vidu ankaŭ ==