Sibiu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 106:
* ''Haller-bastiono'' (Bastionul Haller, Haller-Bastei): [[Bastiono]] konstruita en la [[16-a jarcento]], nomita laŭ la tiama urbestro. Ĝi konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.
* ''Konsilia Turo'' (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Vizitebla, bela vido al la urbo. Tiu turo estis parto de la dua urba ĉirkaŭfortikaĵo. Detruite per tertremo en 1585 ĝi reskonstruitis kaj ricevis en 1826 cepforman tegmenton. Sur memorigtabulo de 1998 informiĝas oni pri la vizito de [[Karlo, princo de Kimrujo|princo Karlo]] kiu ekengaĝiĝis pere de la fondaĵo ''Mihai Eminescu Trust'' por la regiono.
* Etnografia ''[[Emil Sigerus]]''-muzeo
* ''Mensog-ponto'' (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en [[1851]] estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en [[1859]] kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.
* ''Nova urbodomo'' ĉe la Granda placo.