Ruĝasvastika Societo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
|lastmodifa dato =
}}
La '''Ruĝasvastika Societo''' aŭ '''Monda Socio de la Ruĝa Svastiko''' (en [[ĉina lingvo|ĉine]]: 世界红卍字会) (en [[Angla lingvo|angle]]: ''The World Red Swastika Society'') estas la sekcio filantropia de la ĉina [[sekto]] ''Guiyi Daoyuan'', fondita en la jaro 1922, fare de Qian Nengxun, Du Bingyin kaj Li Jiabai, sekvante la ekzemplon de okcidentaj asocioj kiel la [[Ruĝa Kruco]], por krei karitatajn instituciojn ekradikintajn en la ĉina popola religio<!-- ankoraŭ mankas e-lingvaj informoj: vidu vikidatumon Q1074275 -->. La ĉinan karaktron kiun reprezentas la svastiko[[saŭvastiko]] (卍 wàn), variaĵon de la [[svastiko]], oni povas traduki kiel senfino, en la [[ĉina kulturo]], kaj ankaŭ en aliaj kulturoj estas [[simbolo]] de la dia ĉeesto, kaj de la [[kreo]]. La misio de la Ruĝa Svastiko konsistas en grava penado filantropia, morala kaj eduka. La socio tenis gastejojn kaj manĝoĉambrojn por malriĉuloj, tiel kiel modernajn hospitalojn kaj faris humanan helpon.
 
La Societo havis elstaran agadon post la tertremo de [[Tokio]], kaj ankaŭ agis en respondo al naturaj katastrofoj en la iama [[Sovetunio|Sovetio]]. La societo havis instruistojn de [[Esperanto]] inter siaj membroj kaj tenis oficejojn en [[Parizo]], [[Londono]], kaj Tokio. Eble la malplej konita okazaĵo el ĝia historio estis la partopreno kiun ĝi havis en la [[Masakro de Nankingo]], dum la [[Dua japana-ĉina milito]], la rabado kaj la disrabadoj kiuj estis faritaj de la japanaj invadintoj; nome en la urbo restis miloj da mortintoj sur la stratoj, kaj la Ruĝa Svastiko helpis enterigi la korpojn. La aktivecoj de la Ruĝa Svastiko havigis gravan fonton de rimedoj por la historia memoro de la faritaj kruelaĵoj de la japanaj militistoj. Kvankam la societo estis elstrekita en la Ĉinio kontinenta, dum la registaro de [[Mao Zedong]], la Ruĝa Svastiko daŭre estas hodiaŭ religia organizo centrita en la karitato, ĝi havas disbranĉiĝojn inter la ĉina diasporo kaj aranĝas sidejon en [[Tajvano]]. Krom la karitata laboro, la Ruĝa Svastiko havas du lernejojn en [[Honkongo]]: la ''Tuen Mun primary school'' kaj la ''Tai Po secondary school'', kaj lernejon en [[Singapuro]], la ''Red swastika school.'' Ankaŭ oni devas marki ke malgraŭ ĝia nomo kaj de ĝia simbolo, la societo Ruĝa Svastiko havas nenian interligon kun [[naziismo]] aŭ la [[Dekstra ekstremismo|ekstrema dekstro]].<ref>{{citaĵo el libro