Filozofio de la historio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''filozofio de la historio''' estas la branĉo de la [[filozofio]] kiu studas la disvolvigon kaj la formojn en kiuj la [[Homo sapiens| homoj]] kreas la [[historio]]n.
 
La demandoj pri kiuj laboras la filozofio de la historio estas tiom diversaj kaj kompleksaj kiom la motivoj kiuj okazigis ilin. Kelkaj el la fundamentaj demandoj estas la jeanj: Ĉu ezkistasekzistas [[teleologio|teleologia]] celo de la historio, tio estas propono, desegno, rega principo aŭ intenco en la procezo de kreado de la historio? Ĉu estas modeloj en la homa pasinteco, por ekzemplo [[ciklo]]j aŭ [[progreso]]? Ĉu ekzistas la progreso kaj ties malo en la historio? Kiuj estas tiuokaze ties respektivaj direktoj? Kaj kiu estas la dominanta forto de tiu progreso, de la propra ekzistado?
 
Alia klasika demando estas determini kiu estas la historia subjekto taŭga al la studo de la homa pasinteco. Ĉu estas la [[individuo]], la sociaj organizoj, la [[kulturo]], aŭ la tuta homa specio? Kelkaj modernaj filozofoj subtenas, ke la historio jam ne plu estas la studo de unuoj, de faktoj, kaj nun estas la studo de kompleksa totalo, kiu enhavas ne nur la homajn agojn pasintajn kaj ties videblajn konsekvencojn, sed ankaŭ multajn faktorojn en ties kunteksto, kiel la homaj rilatoj, la pensofluoj, la partikularaj motivigoj kaj, eble la faktoro plej ĵuse aligita kaj kiu plej revoluciis la filozofion de la historio, tio estas tiu de la pensaroj, agoj, rilatoj kaj motivigoj de la individuo kiu verkas la historiion, tio estas, de la [[historiisto]].<ref> [[Edward Hallett Carr|Hallet Carr, Edward]] (1965). ¿Qué es la historia? (3a eldono). Barcelono: Seix Barral, S.A. p. 15. «Kutime oni diris, ke la faktoj parolas per si mem. Tio malpravas, kompreneble. La faktoj parolas nur kiam la historiisto alvokas ilin: li decidas kiuj faktoj estos aŭdataj, kaj en kiu ordo kaj en kiu kunteksto.» </ref>