Sankt-Gotardo (montpasejo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Esperanta folkloro > En Esperanto (ne temas pri folkloro, kaj mi ne kredas ke la afero estas tiel fama); aldonis la poemon
Linio 38:
En la jaro [[1953]] la [[Kantono Urio]] komencis la plenkonstruon de la Gotardvojo. Oni konstruis novan diablan ponton. En somero [[1967]] oni povis malfermi la unuan parton de la tiel nomita Tremolavojo, la kompleta Tremolavojo estis tamen pasebla nur ek de 1977. Kun la malfermo de la [[Gotard-vojtunelo]] tamen nur malmultajn jarojn post la finkonstruo la Sankt-Gotard-Pasejvojo perdis sian signifon por la trafiko. Hodiaŭ la vojo havas nur ankoraŭ turisman signifon kaj servas en kazo de akcidentoj en la vojtunelo kiel rezervovojo.

== EsperantaEn folkloroEsperanto ==

La pasejo kaj la suba tunelo estas temo de la poemo "La tunelo de S-ta Gotardo" de [[Reto Rossetti]], kiu komparas la facilec-diferencon inter pasejo kaj tunelo al tiu inter aliaj lingvoj kaj Esperanto:<ref>{{cite book |author-last1=Auld |author-first1=William |author-last2=Dinwoodie |author-first2=J.S. |author-last3=Francis |author-first3=J. |author-last4=Rossetti |author-first4=Reto |author-link= |date=1952 |title=Kvaropo |url= |location= |publisher=J. Régulo |page= |isbn=}}</ref>

El Ajrolo en Svislando
strias longa voj-rubando
torde, plekte, volv-malrekte
supreniras montdirekte:
tridek kilometrojn longa,
kiel vosto anakonda.

El Ajrolo, tra malhelo,
kuras la fervoj-tunelo:
rekte, sen hezit', sen dubo,
kiel revolvera tubo.
Supre fluas vojo plekta,
Sube – la tunelo rekta.

Iam, por el unu valo
al la transa valo veni,
oni devis sur spiralo
de la longa vojo peni.

Nun la verva homspirito
tra la montobloko boris ...
Mi rigardis en medito,
kaj la sceno parabolis:

Valo estas ja nacio,
monto estas tradicio.
Migras sur la montobaro
nacilingvo al najbaro.
Esperanto en atako
tranĉis tra la tradicio;
ĝi per la potenca brako
sin proponas al socio.

Dum ĝi kuŝas sub okuloj,
ĉu ne estas vera honto,
vidi tiom da blinduloj
ŝviti sur la granda monto?

{{projektoj}}

== Referenco ==
{{Reflist}}

== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.1st-hotel-schweiz.de/schweiz-reisen/schweizer-alpenpaesse/sankt-gotthard-pass.html Turisma paĝo pri la Sankt-Gotard-Pasejo en la germana lingvo]