Radiometro de Crookes: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Radiometro di Crookes"
 
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La [[radiometro]] konsistas el kava vitra globo el kiu la aero estis plejparte forigita, por formi partan [[Vakuo|vakuon]] kun premo egala al proksimume 5 [[Pascal|Paskaloj]].(tio estas 0,05 milibaroj). Interne de la globo, sur spindelo estas muntita padelrado farita el pluraj (kutime kvar) vertikalaj malpezaj metalaj platetoj. La platetoj estas spegulpoluritaj aŭ pentritaj blanke unuflanke, kaj nigraj sur la alia. Se la radiometro estas trafita de sunlumo, artefarita lumo aŭ infraruĝa radiado (eĉ la varmo de mano metita proksime al ĝi povas esti sufiĉe), la padelrado komencas rotacii sen iu ajn ŝajna motoro, kiu puŝas gxin, tiel ke la nigro sekvas la brilon aŭ blankon. Sxajnas ke sur la nigra flanko agas pli da premo ol sur la brila kaj tio estas ĝuste la malo de tio, kion atendis Crookes.
 
Gravas rimarki, ke la lumo-muelilo ne funkcias kun alta vakuo aŭ kun normala premo; la premo ene de la vitra globo devas esti inter 1 kaj 10 [[Pascal|Paskaloj]].
 
Fakte la eksperimento ne pruvas la radian premon de lumo. En la vitra globo restas minimuma kvanto da gaso kaj tiuj malmultaj gasaj partikloj, resaltas pli rapide de la nigra flanko, kiu estas pli varma ol la brila au blanka. Fakte, se la vakuo estas plialtigata al tre altaj valoroj, la padelrado haltas, malgraŭ esti forte lumigita.