47 143
redaktoj
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) (→Vivo) |
||
==Vivo==
Estante filo de la gimnaziinstruisto Albert Klein kaj de ties edzino Frieda (fraŭline: ''Petrovitsch'') li pasigis la infanajn jarojn kune kun tri gefratoj en [[Sighișoara]] kie li frekventis kaj la bazlernejon kaj la malsuperan branĉon de la [[Monta lernejo (Sighișoara)|gimnazio]]. La
Dum la somera semestro de 1930 Klein studentis ĉe la [[Universitato de Marburg]] kie li okupiĝis ĉefe pri la lingvoj malnovgreka kaj hebrea sed ankaŭ pri psiĥologio kaj logiko. En la vintra semestro de 1930 Klein studentis en [[Kluĵo]] studonte fizikon, ĥemion kaj matematikon. Dum la studa jaro 1931/32 li estis eksterorda studento ĉe la Reformita altlernejo kluĵa. En 1933/34 li studis ĉe la [[Universitato de Tübingen]] teologion luteranisman frekventante paralele prelegojn pri fiziko. Dum la somera semestro 1934 oni trovis lin en [[Berlino]] por teologiumi kaj ĥemiumi. En aŭtuno 1936 Klein trapasis la finan ekzamenon pri fiziko kaj ĥemio en Kluĵo, post kiam li iris unu jaron studan (1936 ĝis 1937) al [[Tübingen]], por fini la teologistudojn. En aŭtuno 1937 Klein fariĝis instruisto pri fiziko, ĥemio, matematiko kaj religio en [[Sebeș (Alba)]] antaŭ esti vokita al la renomita Brukenthal-gimnazio sibia en aŭtuno 1939; tie li daŭre instruis la menciitajn fakojn. En aŭtuno 1938 li trapasis la teologian ekzamenon antaŭ la ekzamenkomisiono de la Eklezio en Sibio.
|