Jakub Ondra: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun " '''Jakub Ondra''' (* 7-an de septembro 1994 Prago) estas ĉeĥa kantaŭtoro, kantisto, gitaristo kaj stratspektaklisto. En..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:50, 18 jul. 2020

Jakub Ondra (* 7-an de septembro 1994 Prago) estas ĉeĥa kantaŭtoro, kantisto, gitaristo kaj stratspektaklisto. En 2019 li konkursis en nacia parto de Eŭrovido.

Vivo

Jakub Ondra naskiĝis la 7-an de septembro 1994 en Prago. Gitarludi li komencis kiel 15-jarulo kaj lia plej grava muziklernejo restas ĝis nun la strato. Jam kiel 16-jarulo li komencis ludi plurfoje semajne ĉe la elirejoj de metroo kaj en la stratoj de Prago, kie li ludas ĝis nun. En la Malnovurba Placo li kaptis atenton de serĉanto de muzikaj talentuloj Martin Červinka, sub kies gvido Ondra komencis labori por sia unua unuopaĵo La Eta Princo. Tiu iom poste fariĝis oficiala kanto de Sekureca telefon-linio (anonima helpilo por infanoj kaj junularo, kiuj sentas sin en kriza situacio) okaze de 20-jariĝo de tiu servo en Ĉeĥio.

Komence li kantis nur anglalingve kantojn de siaj favorataj kantistoj, poste li mem aŭtoris ilin, kelkajn ankaŭ ĉeĥalingve. Li ankaŭ multe vojaĝas en eksterlando, tial li preferas la anglan.

Fontoj

  • Ĉeĥlingva Vikipedio
  • Televida interparolo kun Jakub Ondra en programo „Všechnopárty“