Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

[[Uzanto:Alaudo|Alaudo]] nuntempe ne estas aktiva kiel administranto kaj burokrato. Ĉu ekzistas reguloj pri nuliĝo de tiuj statusoj en Esperanta Vikipedio? --[[Uzanto:Fenikals|Fenikals]] ([[Uzanto-Diskuto:Fenikals|diskuto]]) 11:52, 19 jul. 2020 (UTC)
:Tio estas nur mia opinio. Origina regulo mankas pri tio. Mi jam plendis iam pri tio, mi sugestis, ke tiu administranto, kiu ne faras en jaro almenaŭ 12 vikipediajn agojn (7 artikolajn redaktojn kaj 5 admin.-ajn agojn), tiu estu forigita. Mia plano plaĉis al neniu, tamen estis konsento, ke tiu admin., kiu en jaro faras nenion, ricevu atentigon, se poste okazas nenio, la admin. rajto estu forprennita. Tiam kelkaj admin. estis forigitaj, sed nuntempe okazas nenio. Mi konjektas, ne li estas la sola, kiu faras nenion. Estas ebleco pri voĉdonado pri maladmininistriĝo. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 12:23, 19 jul. 2020 (UTC)
 
::''"Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton."'' ([[Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo]])
::Mi [[:meta:Steward_requests/Permissions#Alaudo@eo.wikipedia|ĉi tie]] petis maladministrantigon. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 13:43, 19 jul. 2020 (UTC)