Kanaanidoj: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 1 monato
Nomo laŭ la nuntempa konsento de la klerularo
e (Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1754790))
(Nomo laŭ la nuntempa konsento de la klerularo)
 
La kanaanidoj estis organizitaj en multnombraj [[urboŝtato]]j, kies urbaj reĝoj agis sendepende unu de la alia, parte unu kontraŭ la alia. Etne ili probable egalas al la anoj de [[Fenicio]] - simple la vorto "fenicianoj" havas [[greka lingvo|grekan]] devenon kaj rilatas al la komercaj kontaktoj de la grekoj kun la ĉefe marbordaj urboŝtatoj de la regiono, dum la vorto "kanaanidoj" havas [[hebrea lingvo|hebrean]] devenon (la [[hebrea lingvo|hebrea]] vorto קנע ''qana'' signifas "komerci") kaj rilatas la najbaraj, konkurencaj kontaktoj de la [[izraelidoj]] kun la kanaanidoj.
 
Post la setlado de la [[izraelidoj]] en la regiono dum pluraj jarcentoj izraelidoj kaj kanaanidoj paralele vivis sur la sama teritorio, kaj dividiĝis pere de la religio, ĉar la izraelidoj adoris la judan dion [[JehovoJaveo]] kaj la kanaanidoj flegis kulton de la dio [[Baal]]. Dum la jarcentoj la izraelidoj konkeris ĉiam pli da tereno, kaj inter alie okupis la teritorion de [[Jerusalemo]], sed sendepende la du paralelaj malsamaj kredoj pluekzistis. Dum la ekzisto de la du ŝtatoj [[reĝlando Israelo|Israelo]] kaj [[Judio]], aparte post la streboj pri unuiĝo de la du ŝtatoj sub la reĝoj [[reĝo Davido|Davido]] kaj [[Salomono]], la miksiĝo de la du kulturoj ne plu eviteblis. En la nordo de [[Palestino]] la [[bronzoepoko|bronzoepoka]] kulturo de la kanaanidoj, en kiu la virinoj havis gravan socian rolon, pluvivis ĝis granda parto de la [[ferepoko]].
 
Laŭ novaj arkeologiaj esploroj, inter alie de la israelaj arkeologoj ''I. Finkelstein'' kaj ''N. A. Silberman'', la diferenco inter la izraelidoj kaj kanaanidoj ne estis aparteno al diversaj etnoj, sed al diversaj vivstiloj (urbe centreca en la ebenaĵo kun intensa agrikulturo, kaj duonnomada vilaĝa vivado en la montaro). Tio korespondas al la proksima lingva simileco inter trovitaj izraelidaj kaj kanaanidaj skribaĵoj.