Glukoneogenezo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''glukoneogenezo''' (de la [[greka]]j ''gluko'' (dolĉa), ''neo'' (nova) kaj ''genezo'' (kreado)) estas [[metabolo|metabola]] anabola vojo kiu permesas la biosintezon de [[glukozo]] el antaŭaĵoj neglukozaj. Inkludas la uzadon de variaj [[aminoacido]]j, [[laktacido]], [[piruvato]], [[glicerolo]] kaj ajna el la perantoj de la [[Ciklo de Krebs|ciklo de trikarboksilaj acidoj]] (aŭ ciklo de Krebs) kiel fontoj de [[karbono]] por la metabola vojo. Ĉiuj la aminoacidoj, escepte la [[leŭcino]] kaj la [[lizino]], povas havigi karbonon por la sintezo de glukozo.
Kelkaj histoj, kiel tiuj de [[cerbo]], [[eritrocito]]j, [[reno]]j, la [[korneo]] de la [[okulo]] kaj [[muskolo]]j, kiam la individuo faras lacigan agadon, postulas kontinuan liveradon de glukozo, kaj akiras ĝin el la [[glikogeno]] devena el la [[hepato]], kiu povas plenumi tiujn necesojn nur dum 10 ĝis 18 horojn maksimume, kio estas la tempo en kiu elĉerpiĝas la glikogeno stokita en la hepato. Poste ekas la formado de glukozo el substancoj diferencaj el la glikogeno.
La glukoneogenezo okazas preskaŭ nur en la hepato (10% en la renoj). Estas ŝlosila procezo ĉar ebligas, ke la supraj organismoj akiru glukozon en difinitaj metabolaj statoj kiel la [[fasto]].
==Bibliografio==
* Álvarez Rodríguez Bertha Adriana kaj kunlabor. ''Bioquímica: Metabolismo de carbohidratos''. Academia de Bioquímica. pp. 64-70
* Benyon S., Roach J. O`Neale. ''Lo esencial en metabolismo y nutrición''. Editorial Harcourt Brace. Madrid, España. pp. 89-91
* Campbell Mary K., Farrell Shaw O. ''Bioquímica'', 4a eldono. Editorial Thomson International. México D.F., 2004. pp. 497-501
* Murray Robert K., Mayes Peter A., Granner Daryl K., Rodwell Victor W. ''Bioquímica de Harper'', 14a eldono. Editorial Manual Moderno, México D.F., 2001, pp. 233 – 244
* Mathews, Van Holde, Adhern. ''Bioquímica'', 3a eldono. Editorial Pearson Addison Wesley. Madrid, España, 2002, pp. 628-639
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Fiziologio]]
[[Kategorio:Hepatologio]]
[[Kategorio:Metabolo]]
|