Fátima-kapelo de Schardenberg: Malsamoj inter versioj

 
Belega '''Fátima-kapelo''' (germane: ''Fatimakapelle Schardenberg'') kiu popole ankaŭ kromnomitas ''Granita Mario-burgo'' estas [[pilgrimo]]-kapelo surmonte en Fronwald-arbaro (parto de Sauwald-arbaro) en [[Schardenberg]], [[Distrikto Schärding]], [[Aŭstrio]]. Ĝi starigitis inter 1949 kaj 1951 surloke de antaŭula, en [[historiismo|historiisma]] stilo.
== Historio==
[[File:Schardenberg fatimakapelle .JPG|thumb|Ŝtonoj malantaŭ la kirko, kie eble estis jam antaŭkristana kultejo]]
Post kvin minutoj da piediro disde la paroĥuja kirko iam estis kapelo en kiu Sanktaj Petro kaj [[Mario Magdala]] veneritis ĉe eĉ pli malnova kultejo. La t.n. ''pagana ŝtono'' malantaŭ la kirko ankoraŭ atestas tion. Laŭdire predikis surloke ankaŭ la misiisto [[Severino el Noricum]].
 
En 1945 fariĝis renovigo kaj la bildo de la [[maria (patrino de Jesuo)|Dipatrino]] ekĉefis. Pro kresko konsiderinda da pilgrimantoj la kapelo malnova baldaŭ evidentiĝis tro malspaca kaj deciditis faro de nova, pli ampla.
 
Inter 1949 kaj 1951 la nuna kapelo faritis laŭ la planoj de arĥitekto [[Hans Foschum]] el [[Linz]]; konsekro ĝia estis en 1951. La Mario-statuo faritis de la samaj manoj kiuj estis kreinta la originalon en [[Fátima]]. En la tagoj 13-aj de la monatoj majo ĝis oktobro festatas la t.n. Fátima-tagoj kaj tiam ĉiujare miloj venis ĉi tien, eĉ hodiaŭ. La kapelo [[sankta meso|mese]] uzatas fare de la [[Sacerdota fratio Sankta Petro]].
 
== Literaturo ==
40 548

redaktoj