Ĉeĥio: Malsamoj inter versioj

399 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
→‎Historio: presidento Tomáš Garrigue Masaryk
e
(→‎Historio: presidento Tomáš Garrigue Masaryk)
Nur reformoj de [[Jozefo la 2-a]] en la jaro [[1781]] alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la [[18-a jarcento]] komenciĝas en la ĉeĥaj landoj [[nacia renaskiĝo]] klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.
 
Post malvenko de [[Aŭstrio-Hungario]] en la [[unua mondmilito]] ([[1914]] – [[1918]]) la ĉeĥaj landoj la [[28-a de oktobro|28-an de oktobro]] de [[1918]] memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta [[Ĉeĥoslovakio]] (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ [[Slovakio]] kaj [[Karpata Rutenio]] (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). <ref>(CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie ([[Tomáš Garrigue Masaryk|Masaryk]] and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (in association with the Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp.148-214</ref> Pro premo de la [[naziismo|nazia]] [[Germanio]] kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – [[Italio]], [[Britio]] kaj [[Francio]] – Ĉeĥoslovakio estis en [[septembro]] de [[1938]] per [[munkena interkonsento]] devigita doni al Germanio limregionojn (la t.&nbsp;n. [[Sudetoj]]). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de [[Hungario]], malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de [[Český Těšín|Těšín]]) akiris [[Pollando]]. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.&nbsp;n. dua respubliko. La [[14-a de marto|14-an de marto]] de [[1939]] Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.&nbsp;n. [[Slovaka ŝtato|Slovakan Ŝtaton]] kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la [[15-a de marto|15-an de marto]] de [[1939]] estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]]. En majo de [[1945]] aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]].
 
En [[februaro]] de [[1948]] per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon [[komunismo|komunistoj]]; la lando fariĝas komunisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro [[1960]] estis ties nomo ŝanĝita je [[Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko]] (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro [[1968]], konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la [[21-a de aŭgusto|21-an de aŭgusto]] per invado de armeoj de [[Sovetunio]] kaj pluaj landoj de [[Varsovia Kontrakto]] ([[Germana Demokratia Respubliko]], [[Pollando|Pola Popola Respubliko]], [[Hungario|Hungara Popola Respubliko]] kaj [[Bulgario|Bulgara Popola Respubliko]]). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la [[1-a de januaro|1-an de januaro]] de [[1969]], [[Ĉeĥoslovakio]] formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la [[17-a de novembro|17-an de novembro]] de [[1989]]. Komence de la jaro [[1990]] estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton [[Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko]].
Sennoma uzanto