Malaĥi (profeto): Malsamoj inter versioj

pli simple
(pli simple)
 
La [[libro de Malaĥi]] la lasta de la bibliaj [[Libro de la 12 profetoj|minoraj profetoj]] jen laŭ la [[Judismo|juda tradicio]] kiu tradiciigas ke Malaĥi estas ĝuste la ''sigililo de la profetoj'' kaj jen laŭ tiu [[Kristanismo|kristana]].
 
Ĝi konstituiĝas per ses samnaturaj eroj: [[Jehovo|Javeo]], aŭ ties profeto, lanĉas aserton, kiu estas diskutata de la popolo aŭ de la sacerdotaro kaj kiu estas disvolvita en parolado en kiu alternas minacoj kaj savaj promesoj. Estas precipe du la temoj kiuj ĝin koncernas: la kultaj kulpoj de la sacerdotaro kaj de la fidelularo kaj la skandalo de divorcoj.
 
Preskaŭ tute ne ĉeestantas biografiaj datenoj pri la profeto Malaĥi kiu ŝajnas estinti membro de tribo Abulon naskiĝinta en urbo ''Sofa''. Li estus vivinta post la rekonstruo de la [[Templo de Jerusalemo]] (520 a.K.), do post la reveno el la babilona ekzilo de 328 a.K. Tiam estis de malmulte forpasintaj la profetoj [[Ĥagaj]] kaj [[Zeĥarja]].