Haruspekso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Haruspekso''' estis [[pastro]], malkovranta estontaĵon laŭ esploro de la internaĵoj de oferitaj bestoj.<ref>[[PIV]] [http://vortaro.net/#haruspekso NPIV] Alirita la 26an de julio 2020.</ref> Haruspekso (de la hindeŭropa ''ghere'', "internaĵo", kaj la latina ''inspicio'', ekzameni; tra ''haruspex'' de la latino) estis divenisto, dekomence de [[etruskoj]] kiuj ekzamenis la internaĵojn de oferita animalo por atingi antaŭscion pri la estonteco.
 
La haruspeksoj estis divenistoj propraj de la etruska popolo, sed ne ekskluziva de tiu, kaj el ili pasis al la [[Romio|romanoj]]. Laŭ la etruskoj temas pri ricevo de la dio Tages kaj la doktrino estis en libroj nomitaj ''libri haruspicini, fulgurales et tonitruales'' pri divenado per ekzameno de internaĵoj kaj interpretado de signaloj el fulmoj kaj tondroj, respektive. Erara tradicio transmitita de [[Diodoro Sicila]] indikis, ke la unua haruspekso estis [[Romulo]]. La romia kolegio de haruspeksoj havis, kiel la aliaj kolegioj, siajn registrojn kaj notojn kaj estis honoro rezervita al la plej prestiĝaj familioj formisformi parton de tiu; la plej altrangaj stirpoj sendis siajn filojn studi por esti haruspeksoj al [[Etrurio]]. Ĝi havis sesdek membrojn dum la [[Romia Imperio]] kaj kelkaj el ili sekvis la armeojn por ekzameni la internaĵojn de la viktimoj de la oferoj al la dioj antaŭ la batalo, por antaŭscii ties rezulton.
 
La haruspeksoj ekzamenis jenon: