Hoher Kasten: Malsamoj inter versioj

apartigilo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova: Monto '''Hoher Kasten''' ... 1794 m alta en la Apencelaj Alpoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:09, 27 jul. 2020

Monto Hoher Kasten (laŭvorte "Alta kesto", en la loka dialekto ĝi nomiĝas „de ĥaŝte” "La ŝranko") estas monto 1794 m alta en la Apencelaj Alpoj en orienta Svislando. Ĝi situas sur la limo inter la svisaj kantonoj Kantono Apencelo Interna kaj Kantono Sankt-Galo.

La montopinto estas facile alirebla per funikularo, konstruita en 1964, kiu komenciĝas ĉe Brülisau, sude de Apencelo. Turniĝanta restoracio, ofertanta panoramajn vidojn, supras la pinton.

La supreniroj al Hoher Kasten kaj al la najbara pinto Kamor estis jam priskribitaj en la frua 19-a jarcento. La monto estas tre populara ĉe paraglitistoj pro sia facila aliro per telfero.

Swisscom instalis grandan, 72-m-altan antenon por telekomunikado kaj telefonado. Per ĝi elsendiĝas FM-radio kaj pluraj germanaj DTT-kanaloj, SF1 kaj SF2 al la aŭstraj kaj germanaj landlimaj regionoj.