Srana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e korekto
Linio 1:
'''Srana lingvo''' ('''''Sranan tongo''''' ankaŭ ''Sranantongo'' aŭ mallonge ''Sranan'') estas la ĉefe parolata lingvo de [[Surinamo]]. Precipe antaŭe oni neformale diris ''taki taki'', sed tiu nomo nuntempe estas konsiderata kiel malestima. Sranan estas la [[lingua franca]] de Surinamo, larĝe disvastigita kontaktlingvo, kaj per tio [[kreola lingvo]], kiu en la ĉiutaga vivo estas uzata de preskaŭ ĉiuj grupoj de la loĝantaro. Takso el 1997 donis 300 000 parolantojn, aŭ 80% de la loĝantaro de Surinamo. Alia konata surinama lingvo estas [[Sarnami]] kiu antaŭ ĉio estas parolata de homoj kiuj devenas el [[Hindio]]. La oficiala lingvo de Surinamo estas tiu de la antaŭa koloniisto nome la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]].
 
Sranan tongo estas kreola lingvo, miksita lingvo, kreita el la neceso interagi inter si por povi komuniki. Sranan tongo estiĝis inter la sklavoj, kiuj laboris sur la [[Plantejo|plantejoj]] dum la nederlanda kolonia regado en Surinamo. En la lingvo ankoraŭ retroveblas spurojnspuroj el la angla, nederlanda, hispana, portugala kaj okcidentafrikaj lingvoj. La simpla lingvo, kiu tiel estiĝis, estas unualoke [[Piĝino|piĝin]]-lingvo. Se la lingvo poste disvolviĝas pli kaj pli kaj estas pludonata ankaŭ al infanoj kiel gepatra lingvo, ĝi estas kreola lingvo.