Logos: Malsamoj inter versioj

20 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 monato
klarigi
e (Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB)
(klarigi)
 
'''Logos''' ([[greka lingvo|greke]] λόγος ''logos''; ankaŭ esperantigite '''logoso''') estas [[greka lingvo|greka]] vorto, kiu signifas «vorto» kaj samtempe «racio» kaj estas la radiko de la [[Esperanto|Esperanta]] vorto ''logiko'' kaj de la [[ekssufikso]] ''-logio''. Laŭ [[Heraklito]] kaj aliaj [[greka filozofio|grekaj filozofoj]], Logos estas tiu, kiu regas kaj ordigas la [[universo]]n.
 
La juda filozofo [[Filo de Aleksandrio|Filo]] instruis, ke la Logos estas la Vorto de Dio. Laŭ [[Sankta Johano]] la Logos estas [[Jesuo Kristo]], [[EternuloDio de la Abrahamaj religioj|Dio]] mem enkarnigita kiel [[homo]], kiel evidentiĝas en la [[Evangelio laŭ Sankta Johano]]:
:''En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. […] Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.'' (ĉapitro 1, versikloj 1–3 kaj 14)