1 078
redaktoj
eNeniu resumo de redakto |
(Aldonis informon.) |
||
{{Informkesto homo}}
'''Mariana
Mazzucato konsilis [[Elizabeth Warren]], [[Alexandria Ocasio-Cortez]] kaj [[Nicola Sturgeon]] pri [[ekonomiko]] kaj ŝtatrolo.<ref>{{Citaĵo el gazeto|aŭtoro=Rutger Bregman|titolo=Het tijdperk van het neoliberalisme loopt ten einde. Wat komt ervoor in de plaats?|dato=2020-05-14|alirdato=2020-07-30|url=https://decorrespondent.nl/11125/het-tijdperk-van-het-neoliberalisme-loopt-ten-einde-wat-komt-ervoor-in-de-plaats/427700625-2a78dcc4|lingvo=nl}}</ref>
== Biografio ==
La italaj gepatroj de la kvar-jaraĝa Mazzucato transloĝiĝis al Usono, ĉar ŝia patro ricevis postenon ĉe [[Universitato Princeton]] kiel [[fizikisto]]. En 2000, ili retransloĝiĝis al Eŭropo. Mazzucato akiris [[Bakalaŭro|bakalaŭrecon]] pri [[historio]] kaj [[internaciaj rilatoj]] ĉe [[Universitato Tufts]]. Poste ŝi akiris [[Magistro|magistrecon]] kaj [[Doktoriĝo|doktorecon]] pri
== Esploro ==
En sia [[Empiriismo|empiriisma]] verkaro Mazzucato fokusiĝis al la [[aŭtomobila industrio]], la [[Komputilo|komputila]] industrio, la [[farmacia industrio]] kaj [[biotekniko]]. Ŝi demonstris ke ega prezŝanĝiĝemo de [[Akcio|akcioj]] unuflanke kaj radikala novigo de iu industrio aŭ entrepreno aliflanke korelaciiĝas.
En sia verko ''The Entrepeneural state: debunking public vs. private sector myths'' (2013) Mazzucato montras ke la ŝtato ludas pli grandan rolon en sciencaj kaj teknologiaj novigoj ol ofte dirata. Ŝi uzas la [[iPhone]]<nowiki/>n kiel ekzemplo: la plej gravaj teknologioj ([[tutmonda loktrova sistemo]], [[interreto]], [[parolrekonado]] kaj [[tuŝekrano]]) estas inventitaj per ŝtata financado. Mazzucato argumentas ke ŝtatoj faras multajn novig-investojn sed ne plukas la fruktojn de la sukceso. Teorie la ŝtato regajnus siajn investojn pere de [[Imposto|impostoj]], sed la grandaj entreprenoj kiuj plukas la plej multajn fruktojn ankaŭ pleje [[Imposta evitado|evitadas impostojn]]. Tiele la ŝtato perdas la fruktojn de siaj investoj. Aliaj ekzemploj de entreprenoj krom [[Apple]] kiuj kaj ricevas multe da [[subvencio]] kaj uzadas [[Impostparadizo|impostparadizojn]] estas [[Google]] kaj [[Pfizer]].
Maljustaj disdonoj de profitoj el riskaj entreprenoj tiele ekzistas inter la ŝtato kaj la privata sektoro, sed ankaŭ inter grandaj kaj malgrandaj entreprenoj ene de la privata sektoro.
|