Metroo de Montrealo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 23:
== Historio ==
 
Planoj por metroo estis jam konsiderataj en la jaroj 1940 kaj konstruado komenciĝis en 1962. La 26-stacia unua sistemo inaŭguriĝis la {{daton|14|oktobro|1966}} – nur kelkaj monatoj antaŭ la veno de la [[Internacia Ekspozicio de 1967]]. Montrealo havis la unuan metrosistemon en la mondo uzante nur trajnojn sur pneŭoj, frukto de kunlaboro inter kanadaj kaj [[Francio|francaj]] [[inĝeniero]]j ([[Parizo]] antaŭ ne longe estis enkondukinta pneŭajn trajnojn en kelkaj linioj de [[metroo de Parizo|sia metroo]].) Tiu unua sistemo inkluzivis tri liniojn : linion 1-verdan de Atwater ĝis Frontenac; linion 2-oranĝan de Bonaventure ĝis Henri-Bourassa; kaj linion 4-flavan de Berri-De Montigny (hodiaŭ Berri-UQAM) ĝis Longueuil (hodiaŭ Longueuil–Université-de-Sherbrooke). Ĉiuj linioj kunvenis ĉe la interŝanĝ-stacio Berri-De Montigny.
 
La unua vago de plilongigoj alvenis kun la anonco de la Olimpiado de 1976. Oni plilongigis la verdan linion ambaŭsence, ĝis Angrignon okcidente kaj ĝis Honoré-Beaugrand oriente, tiu lasta servante la [[Somera Olimpiko 1976|olimpikajn]] konstruaĵojn (stacioj Pie-IX kaj Viau).