Persa Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
* [[Arses (Persio)]], lia filo, regis [[-338]] – [[-336]]
* [[Dario la 3-a (Persio)|Dario la 3-a]] Kodomano, pranepo de Dario la 2-a, regis [[-336]] – [[-330]]
 
==Rilato kun la [[Romia Imperio]], respektive [[Bizanca Imperio]]==
[[Geoffrey Greatrex]]<ref>[[Geoffrey Greatrex]], ''[[Romianoj]] kaj [[persoj]] en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo''. En [[IKU-libro de 2020]], [[Internacia Kongresa Universitato]], Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. pp. 36-50. ISBN 978-5-7161-0314-6</ref> per tre detala studo fokuzas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ekzistis inter ambaŭ imperioj, krom la militaj konfliktoj, kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiaj [[kuracisto]]j estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio. [[Kristanismo]] (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevena [[maniĥeismo]] disvastiĝis al la Romia Imperio kaj [[Diokleciano]] kaj [[Konstanteno]] devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio, [[zoroastrismo]] en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. En [[arto]] romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis en [[konstruado]] (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo en [[mozaiko]]j kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de la [[greka filozofio]] evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de la [[siria lingvo]]. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.
 
==Vidu ankaŭ==