Karmelana konvento (Jena): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
Jam en 1382 estis laŭnecesa centreto de karmelanoj el [[Pößneck]] en Jena. En 1414 raportis la provinciestro ordena ke li ricevis areon en Jena por daŭra klostrosurkonstruo. De 1418 datumas dokumento en kiu la urba konsilantaro transdonis al la ordenanoj teritorion en Zweifelbach kun la rajto uzi la Kruco-kirkon tiean. La margrafoj Frederiko kaj Vilhelmo de [[Meißen]] vigle subtenis fondon de monaĥejo pro kio oni ambaŭ anigis samjare ĉe la karmelanan fration. Krom la [[dominikanoj]] kaj la [[cistercianoj]] temis pri la tria klostro en Jena. Komence la konstrulaboroj ŝajne lame progresis sed poste la monaĥejo povis sufiĉe bone vivteni sin danke al donacoj kaj siajn posedaĵojn.
 
En 1524 laŭ ordono de politikistoj la plejparton de la posedaĵoj (ekz. kazublojn altvalorajn, la meblaron, la kaso kun ŝparita mono) transportitis al la urbodomo por vendo. La elspezoj disdonitis inter la malriĉuloj. En 1525, dum la [[kamparanaj ribeloj]], la monaĥejo maroditis kaj damaĝitis. Poste vivis surloke ankoraŭ naŭ monaĥoj antaŭ la malfermo fina en la jaro 1529. Poste la ejaro kadukiĝis kaj uzitis parte kiel konstrumaterialfonto por aliaj aĵoj.
 
Nuntempe la iama monaĥeja korto kaj du ankoraŭ ekzistantaj salonoj invitis onin je ripozumado; tie eblis ankaŭ viziti interesan ekspozicion pri la konventa historio.
 
== Strukturoj==
Estris la konventon prioro kiu laŭ la kutimoj de la 15-a jarcento, samtempe estis ankaŭ studomajstro. Laŭ la ordenaj idealoj ja gravis la eduko kion atestas lernigaj kaj studaj estroj kaj biblioteko kiu parte saviĝis eĉ post la abolicio klostra. Krome oni la funkcio de kapelano, predikisto kaj sakristiano.