Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 293:
Saluton. Dum la lastaj jaroj mi dediĉis min en Vikipedio ĉefe al la plibonigo de la Mil havendaj artikoloj. Unue mi klopodis plialtigi kelkajn al pli alta kategorio laŭ amplekso. Poste mi klopodas ĉefe plibonigi la kvaliton de tiuj kiuj estas en la plej alta kategorio (pli ol 30 000 bitokoj). Ĝenerale mi laŭiras alfabetan ordon, tiel ke ĝis la litero G estas jam multaj elstaraj, legindaj aŭ sufiĉe bonkvalitaj artikoloj, ĉefe fare de aliaj vikipediistoj: mi nur poluris. Tiu longa enkonduko komprenigos mian venontan peton. Mi trafis la artikolon [[Hepato]], temo pri kiu mi ege malkompetentas. Tamen, dum du semajnoj mi malruĝiĝis cento(j)n da ligiloj, ĉu per kreado de novaj artikoloj, ĉu per alidirektiloj al jam ekzistintaj artikoloj kun ne identa literumado ktp. Nun restas nur mal pli ol deko da ruĝaj ligiloj. Se mi ne eraras, estis vi antaŭ dek jaroj, kiam vi estis Zuazua, kiu prilaboris la artikolon ĝis kontentiga alteco. El tiuj ruĝaj ligiloj mi ne trovis korespondon en alia lingvo, ĉu ĉar mi ne scias ĝustan literumadon ĉu ĉar fakte ili ne ekzistas. En plej el antaŭe laboritaj artikoloj mi klopodis lasi ruĝe nur neprajn restaĵojn, do malmulte da ruĝo, multe da bluo. Nun mia peto estas nur ĉu vi scias en ajna lingvo la korespondon al unu el tiuj artikoloj: graskorpeto, ĉela organelo, ĉeloj de Pit, NK ĉeloj, senanimigo (jam identigita), konjugo, sangokreado (jam identigita), virusa hepatito de hundoj, kaj kampilobakteria hepatito de kortbirdaro (jam identigita). Poste mi povos klopodi krei tiujn artikolojn aŭ male oni povas simple lasi la vorton senkrampe. Amike kaj dankeme.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:18, 31 jul. 2020 (UTC)
:Do, mi faris korektojn kaj necesas nur ses korespondoj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:44, 31 jul. 2020 (UTC)
 
== Translation request ==
Hello.
 
Can you translate and upload the article [[:en:Azerbaijani literature]] in Esperanto Wikipedia?
 
Yours sincerely, [[Uzanto:Karalainza|Karalainza]] ([[Uzanto-Diskuto:Karalainza|diskuto]]) 22:08, 5 aŭg. 2020 (UTC)