Neologismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
→‎Historia superrigardo pri la diskuto: Mi ne plu estas certa, ke "fonaj" estas tajperaro.
Etikedoj: permana malfaro Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 28:
 
=== Historia superrigardo pri la diskuto ===
La opinioj pri neologismoj dekomence dependis pri malsamaj bazaj konceptoj de tio, kio Esperanto estu. Ĝi krome dependas de la historia epoko kaj de la fontajfonaj lingvoj de la Esperantistoj.
 
Laŭ kelkaj la Esperanto-vortaro baziĝu sur laŭeble malmultaj radikoj. Novaj nocioj estu prefere esprimitaj per kunmetaĵoj de tiuj bazaj radikoj, eluzante plene la vortkonstruajn eblojn de Esperanto. Tiu grupo kutime estas retiremaj pri neologismoj. Laŭ aliaj Esperanto estu laŭeble tiel "riĉa" kiel (kaj la vortaro laŭeble simila al) la plej gravaj (okcidentaj) lingvoj por ke ĝi povu rivali kiel internacia komunikilo kun ekzemple la angla kaj franca. Ambaŭ flankoj kutime argumentas per "facileco", tamen ofte sen difini por kiu grupo de parolantoj Esperanto tiel fariĝas (relative) "facila".