Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Ĝi estis fondita en [[1967]]. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur [[esperanto|esperantaĵojn]], sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj [[planlingvo]]j: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en [[Volapuko]] kaj en [[Okcidentalo]], interalie. Ĝi estas unu el la [[Interlingvistikaj instancoj]] de Esperantujo.
 
CDELI-n ekkreis [[Claude Gacond]] en 1954 per savo de arĥivaĵoj. De 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de CDELI (kaj de [[Kultura Centro Esperantista|KCE]]). Ekde sia emeritiĝo en 1994, [[Claude Gacond]] daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrata arĥivisto. Unu el liaj fidelaj kunlaborantoj estas [[Andrée Gacond]], lia edzino, kiu ĉiusemajne kunlaboras en CDELI ekde ties fondo. Emerita bibliotekistino de la urba biblioteko, salajrata aktuale de la Esperanto-Amikaro de CDELI<ref>[http://www.cdeli.org/Esperanto-Amikaro_de_CDELI.html Esperanto-Amikaro de CDELI]</ref>, [[Martine Schneller]], kaj bonvoluloj: [[Nancy Fontannaz]], [[Stefano Keller]], [[MonikaMónika MolnarMolnár]], [[Luc Allemand]] kaj aliaj ĉirkaŭas lin en la plenumo de taskoj bibliotekaj kaj dum la instruado kadre de la studsabatoj kaj seminarioj<ref>studsabatoj kaj seminarioj : http://www.esperanto-gacond.ch/studsabatoj.html</ref> okazigitaj en CDELI.
 
CDELI estas unu el la eldonintoj (kun [[Svisa Esperanto-Societo]]) de ''« [[Svisa Enciklopedio|Universalaj Lingvoj en Svislando , Svisa Enciklopedio Planlingva]]»'', verkita de [[Andreas Künzli]].