Pola Partio Social-Demokratia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
== Historio ==
ĜiUnuafoje ĝi estis fondita la [[7-an de novembro]] [[1890]], surbaze de la revuoj "Praca" (Laboro) kaj "Robotnik" (Laboristo) el [[Lvovo]] kiel '''Laborista Partio''' (aŭ "Galicia Partio Laborista"). En 1891 la partio jam partoprenis la Duan Kongreson de la [[Socialdemokratia Partio de Aŭstrio|aŭstria socialdemokratio]] kaj [[Dua Internacio|la Socialisman Kongreson]] en [[Bruselo]]. En la kongreso formiĝis komuna pola delegacio el la tri partoj de antaŭdivida Pollando.
 
En la tagoj 31-a de januaro – 2-a de februaro 1892 en Lvovo okazis la unua kunveno de galiciaj socialaj demokratoj kun partopreno de 48 delegitoj. La partion oni nomis "Social-Demokratia Partio en Galicio", tiel ĝi iĝis partio landa, ne nacia. Tamen en la Tria Kongreso de aŭstria socialdemokratio en junio 1892 [[Ignacy Daszyński]] el la galicia delegitaro diris:
Linio 38:
En la elektoj de 1911, el PPSD estis elektitaj: Herman Diamand kaj Józef Hudec el Lvovo, Ignacy Daszyński kaj Zygmunt Marek el [[Krakovo]], Zygmunt Klemensiewicz el la krakova distrikto. Ankaŭ Ignacy Daszyński venkis en la elektoj ĉi tie kaj transdonis sian mandaton al alia kandidato, Herman Lieberman el Przemyśl, Jędrzej Moraczewski el Stryj. La mandato el Teŝinio estis gajnita de Tadeusz Reger, dum Ryszard Kunicki perdis ĝin. En la kromelekto en 1913 en la distrikto Podgórze - [[Wieliczka]], Emil Bobrowski gajnis la deputitecon. Tiel PPSD havis 9 deputitojn. Ili estis subtenataj de: ĉeĥa socialisto Piotr Cingr kaj Semen Wityk de Ukraina Social-Demokratia Partio. PPSD akiris 70653 voĉojn por 23 kandidatoj.
 
La lasta sukceso de PPSD estis atingita en [[Dua Pola Respubliko|sendependa Pollando]] – en la parlamentaj elektoj de 1919 por la Leĝdona [[Sejmo (Pollando)|Sejmo]]. En la okcidenta parto de Galicio PPSD akiris 174417 voĉojn (18% de la tuta voĉdonaro kaj 39% de la voĉdonoj en urboj), enkondukante 14 deputitojn al la Leĝdona Sejmo (el entute 69 elektitoj). Plie, laŭ la Dekreto de la Provizora Ŝtatestro de la 29-a de novembro 1918, iamaj membroj de la Ŝtata Konsilantaro el Orienta Galicio, inkluzive de 3 membroj de PPSD, eniris Sejmon, kaj, konforme al la dekreto de la 14-a de marto 1919, 3 deputitoj estis elektitaj kiel interkonsentita listo. Tiel PPSD ekhavis 21 parlamentanojn (en la 35-persona klubo de la Asocio de Polaj Socialistaj Deputitoj).
 
== Agadceloj ==