29-a de julio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Gestapo]] en Poręba Radlna (apud [[Tarnów]]) pafmortigis ĉirkaŭ 20 [[poloj]]n; en [[Varsovio]] okazis unua [[spektaklo]] de germana [[cirko]] de Busch, kiun frekventis germanaj soldatoj, ukrainoj, rusoj kaj [[Volksdeutsche|volksdojĉoj]] - varsovianoj bojkotis, al kio instigis spritaj [[afiŝo]]j, surmurigitaj kun risko de la vivo
** '''[[Kabineto]] de [[Władysław Sikorski]] agnoskis novan [[Ĉeĥoslovaka ekzila registaro|Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron]]''' de [[Edvard Beneš]] kun [[sidejo]] en [[Londono]]
** [[1941]]: [[Germanoj]] daŭrigante [[deportado]]n de loĝantoj el [[Arbaro de Białowieża]] forigis de 3 vilaĝoj 577 loĝantojn; '''en [[Aŭŝvico]] pola [[franciskanoj|franciskano]] [[Maksimiliano Kolbe]] libervole elektis [[malsato|malsat]]morton anstataŭ [[Franciszek Gajowniczek|alia malliberulo]] - post pli ol du semajnoj estis murdita per [[injektilo|injekto]] de [[veneno]]''' ([[fenolo]]) kiel la lasta el 10 viktimoj, mortkondamnitaj de germanoj pro fuĝo el la [[koncentrejo]] de unu malliberulo
** '''[[Reĝimo de Vichy]] interkonsentis kun [[Japanio]] pri la komuna defendo de [[Hindoĉinio]]''', kies guberniestro [[Jean Decoux]] transdonis bazojn sude de la lando, kien eniris japanaj trupoj; en [[Glasgovo]] komencis aperi [[pola|pol]]lingva satira revuo "Werinajs"; '''[[Batalo de Smolensko (1941)|Batalo de Smolensko]]''': [[Smolensk]] falis - ĉirkaŭ 300 000 soldatoj de [[Ruĝa Armeo]] estis ĉirkaŭitaj; [[Rumanio]] anoncis revenon de [[Besarabio]] kaj [[Bukovino]], aneksitaj de [[Sovetunio]] en 1940, kune kun Orienta [[Galicio]] kaj [[Volinio]]
** [[1942]]: Laŭ ordono de [[Heinrich Himmler]] Greiser en [[Varto]]-Lando malpermesis organizi apartajn lernejojn por [[ukraino|ukrainaj]] infanoj, kiuj povis frekventi la germanajn [[lernejo]]jn
** En [[Sovetunio]] oni establis militistajn ordenojn de [[Aleksandro Nevskij]], [[Miĥail Kutuzov]] kaj [[Aleksandr Suvorov]]; nokte [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Saarbrücken]]
** [[1943]]: Inter [[Zwierzyniec (distrikto Zamojski)|Zwierzyniec]] kaj [[Biłgoraj]] '''[[stabo|Staba]] taĉmento de Popola Gvardio atakis armean trajnon kun germana ekstermiga taĉmento devojigante [[lokomotivo]]n''' - dum duonhora batalo ĝi pafmortigis dekkelkajn soldatojn, akiris [[armilo]]jn kun [[municipo]]; '''en [[Varsovio]] germana polico bruligis ĉiujn domaĉojn por [[senhejmulo]]j en kvartalo Annopol''' - dum pafado dekkelkaj personoj mortis aŭ vundiĝis, oni arestis 87 virojn kaj 18 virinojn
** Post pli frua [[mobilizo]] registaro de [[Svedio]] direktis al Germanio memuaron pri neebleco de plua transito de homoj kaj militaĵoj inter Germanio kaj [[Norvegio]]; sovetia kaj brita delegitoj en [[Stokholmo]] kaj [[Ankaro]] enmanigis al sveda kaj turka registaroj identigaj notoj kun alvoko pri malkonsento doni [[azilo]]n al [[Benito Mussolini]] kaj liaj helpantoj
** [[1944]]: [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: en batalo en Pogorzel (proksime al [[Mińsk Mazowiecki]]) pereis komandanto de kirasita kompanio, kuzo de [[Hermann Göring]]; polaj [[partizano]]j de [[Pola Enlanda Armeo]] kaj Kamparanaj Batalionoj kun trupoj de 1-a Ukraina Fronto transpaŝis [[Vistulo]]n apud [[Sandomierz]]; 1-a Armeo de Pola Soldataro batalis en regiono [[Dęblin]]-[[Puławy]]; '''[[Volinia masakro|Volini-Galicia masakro]]''': taĉmento de [[ukrainoj|ukraina]] polico ekstermis dum du tagoj du polajn vilaĝojn Ujście Jezuickie (proksime al [[Dąbrowa Tarnowska]]) kaj Opatowiec (proksime al [[Kazimierza Wielka]]) murdante 36 personojn kaj bruligante 42 konstruaĵojn; [[Pola Rezistomovado]]: '''grupiĝo de EA kune kun [[Ruĝa Armeo]] frakasis taĉmentojn de [[Abwehr]] ekregante [[Staszów]]''', kaj unua bataliono de EA - [[Tłuszcz (distrikto Wołomiński)|Tłuszcz]]; taĉmentoj de [[NKVD]] kaj [[Ruĝa Armeo|RA]] senarmigis 3-an Divizion de Infanterio de [[Pola Enlanda Armeo|EA]] grupigitan en [[Chełm]], [[Biłgoraj]] kaj [[Zamość]]
** '''[[Ribelo de Varsovio]] provoke: Asocio de Polaj Patriotoj apelaciis pere de [[Moskvo|Moskva]] radio al loĝantaro de Varsovio komenci [[ribelo]]n kontraŭ germanoj''': ''[[Varsovio]] tremas de fundamentoj de la muĝo de [[kanono]]j. Sovetia armeo atakas [[sturmo|sturme]] kaj alproksimiĝas al Praga (kvartalo de Varsovio). Alvenas por alporti liberecon (...). Popolo de Varsovio! Al [[armilo]]j! (...) Batu la [[germanoj]]n! (...) Miliono da loĝantaro de Varsovio estiĝu miliono da [[soldato]]j!'' - [[Ruĝa Armeo]] ekstaris apud [[Vistulo]] sen moviĝo dum daŭro de la tuta ribelo ĝis kiam germanoj subpremis la ribelon kaj - laŭ persona ordono de [[Hitler]] - tute detruis la urbon; registaro de [[Bulgario]] kondiĉe konsentis malfermon de soveta [[konsulejo]] en [[Varno]], kaj la duan en [[Burgas]] prokrastis
* [[1948]]: La 14-a [[Somera Olimpiko 1948|Somera Olimpiko]], post 12-jara paŭzo, komenciĝis en [[Londono]]
* [[1950]]: [[Korea milito]]: usona 7-a regimento de kavalerio post 4-taga pafado al civiluloj de la vilaĝo [[No Gun Ri]], prio timo, ke trapasantaj rifuĝintoj povas enteni spionojn de [[Nord-Koreio]] murdis 400 personojn
* [[1954]]: [[Trilogio]]: '''en Britio aperis unua volumo de la [[romano]] de [[John Ronald Reuel Tolkien]] ''[[La Mastro de l' Ringoj]]'''''
* [[1957]]: '''[[Internacia Atomenergia Organizo]] fondiĝis en [[Vieno]]'''
* [[1957]]: Ĉeĥa astronomo [[Antonín Mrkos]] malkovris [[kometo]]n C/1957 P1, kiun oni nomis lianome
* [[1958]]: [[listo de kosmaj agentejoj|Kosmaj agentejoj]]: '''en [[Vaŝingtono]] fondiĝis [[NASA]], usona nacia programo de [[kosmoflugo]]j''' - prezidento [[Dwight D. Eisenhower]] subskribis la dokumenton.
* [[1966]]: [[Niĝerio]]: en [[puĉo]] estis murdita prezidento [[Johnson Aguiyi-Ironsi]]
* [[1969]]: [[Eŭropa Komunumo]] subskribis la [[Konvencio de Jaundeo|konvencion de Jaundeo]] pri komerco kun pluraj [[Afriko|afrikaj]] landoj kaj [[Madagaskaro]]
Linio 67:
* [[1980]]: Nova [[flago de Irano]] oficialiĝis
* [[1982]]: Pro [[orbito|deorbitigo]] bruliĝis en [[atmosfero]] la [[kosmostacio]] [[Programo Salut|Salut 6]]
* [[1981]]: [[Londono]]: '''[[Karlo, princo de Kimrujo]] edziĝis al [[Diana Spencer]] en la [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|Katedralo Sankta Paŭlo]]''' - la ceremonion rigardis en [[televido]] 750 milionoj de homoj el la tuta mondo
* [[1987]]: '''Ĉefministrino [[Margaret Thatcher]] kaj prezidento [[François Mitterrand]] subskribis interkonsenton pri konstruo de la [[Manika Tunelo]]'''
* [[1991]]: [[Malio]]: malfermo de la nacia konferenco en [[Bamako]], prezidita de [[Amadou Toumani Touré]], kiu adoptos projekton de konstitucio, voĉdonan kodon, ĉarton de politikaj partioj kaj tekston pri Stato de la Nacio
* [[1992]]: Serĉanta rifuĝejon en [[Moskvo|moskva]] [[ambasado|ambasadejo]] de [[Ĉilio]] [[komunismo|komunista]] gvidanto de la [[Germana Demokratia Respubliko]] [[Erich Honecker]] estis de [[rusoj]] deportita al regopovoj de la [[Federacia Respubliko Germanio]] kaj enprizonigita en [[Berlino|berlina]] malliberejo Moabit.
* [[1995]]: Usonanoj Spencer Kimball kaj Peter Mattis lanĉis [[GIMP]] - senpagan [[malfermitkoda programaro|malfermitkodan programadon]] por [[Rastruma bildo|rastrumaj bildoj]]
* [[1996]]: [[Ĉinio]] faris la 45-an [[nuklea testo|nuklean teston]], post kio anoncis moratorion
* [[2004]]: [[Italio]] forigis [[militservo]]n post 143 jaroj da [[soldato|rekrutado]]
* [[2005]]: [[Astronomo]]j de '''[[Kalifornia Instituto de Teknologio]] oficiale anoncis [[kronologio de la malkovroj de la sunsistemaj planedoj kaj de ties naturaj satelitoj|malkovron]] de la objekto [[2003 UB313]] - la deka planedo de la [[suna sistemo]]''' - konsekvenco de tiu ĉi malkovro estis prilaboro de nova difino de [[planedo]] (akceptita en 2006 dum [[simpozio]] de [[Internacia Astronomia Unio]] en [[Prago]]), kiam la nombron de planedoj oni reduktis al ok kaj decidis, ke la nova ĉiela objekto (nomata [[Eriso]]), kune kun [[Plutono]] kaj [[Cereso]], apartenos al [[nanoplanedo]]j
* [[2006]]: [[Deklaracio de Montrealo]] estas adopita
* [[2007]]: [[Eklezio feroa]] sendependiĝis de la [[Dana Evangelia Luterana Eklezio]]
Linio 82:
* [[2015]]: Lanĉo de la [[operaciumo]] [[Windows 10]]
* [[2016]]: [[Afganio]] iĝis la 164-a membro de [[Monda Organizaĵo pri Komerco]]
 
* [[2020]]: Skandala provoko de [[GLAT]]-medio per malhonorigo de la figuro de [[Kristo]] kun la [[kruco]] staranta antaŭ la [[Baziliko]] de [[Sankta Kruco]] en [[Varsovio]] - manifestiĝo de kultura milito kontraŭ [[katolikismo]] kaj [[patriotismo]] antaŭ baldaŭa solenado de la eksplodo de [[Varsovia ribelo]]
 
== Naskiĝoj ==