Judoj: Malsamoj inter versioj

373 bitokojn forigis ,  antaŭ 8 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii, ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel judoj, ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel judoj ([[Spinozo]], [[Markso]], [[Lev Trockij]]) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij).
 
De la antikva periodo al la 18a jarcento, la judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.
 
== Kiu estas judo? ==