Morato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Malaprobis la tekstan ŝanĝon (far 178.197.233.217) kaj restarigis version 5431528 far Sophie Graubert
esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 16:
|priskribo de mapo=Mapo de Morato}}
 
'''Morato''' (germane '''Murten''', france '''Morat''', itale '''Morato''') estas la [[Listo de urboj en Svislando|ĉefurbo]] de la [[Lagodistrikto]] en la svisa [[Kantono Friburgo]].
 
== Geografio ==
La urbo havis 5903 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La urbo situas borde de la [[Lago de Morato]] al kiu ĝi donas la nomon. La pitoreska historia [[mezepoko|mezepoka]] urbo estas ankoraŭ komplete konservita.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La urbo limas en nordo al [[Muntelier]], [[Galmiz]] kaj [[Büchslen]], en oriento al [[Lurtigen]], en sudo al [[Salvenach]], [[Münchenwiler]] ([[Kantono Berno]]) kaj [[Courgevaux]], en okcidento al [[Greng]], [[Meyrier]], [[Haut-Vully]] kaj [[Bas-Vully]]. Pro ĝia [[eksklavo]] ĝi ankaŭ limas al [[Ried ĉe Kerzers]] kaj [[Müntschemier]] (ambaŭ en [[Kantono Berno]]).
 
== Lingvoj ==
Oficialaj lingvoj de Morato estas la [[germana lingvo|germana]] kaj [[franca lingvo|franca lingvoj]]. En la jaro 2000 de la loĝantaro 76.5 % parolis la germanan, 12.8 % la francan kaj 1.9 % la italan. La ceteraj 8.8% parolis aliajn lingvojn de eksterlandaj enmigrintoj (precipe la [[albana lingvo|albanan]], [[serbo-kroata lingvo|serbo-kroaton]], [[turka lingvo|turkan]] kaj [[hispana lingvo|hispanan]]). Dum en [[mezepoko]] en Morato superregis la franca lingvo nuntempe la germana lingvo estas la ĉefa lingvo en Morato, kontraŭe al la kantonĉefurbo [[Friburgo]], kie la franca dominas.
 
== Trafiko ==
Morato estas bonege konektita al la publika trafikreto. De Morato ekzistas trajnlinioj de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] tra [[Lyss]] al [[Berno]], tra [[Payerne]] al [[Palézieux]], al [[Friburgo]] kaj tra [[Ins]] al [[Neŭŝatelo]].
 
Morato krome ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo [[A1-CH|A1]] de [[Ĝenevo]] tra [[Laŭzano]], [[Friburgo]], [[Berno]], [[Zuriko]], [[Sankt-Galo]] al [[Sankt-Margreto]].
 
[[Dosiero:Schilling battle morat.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|150px|<small>Sieĝo de Morato dum la Burgonjaj Militoj</small>]]
 
== Historio ==
Unua dokumenta mencio de la loko datiĝas de la jaro [[515]], kiam la bieno '''Muratum''' estis donacita al la Monaĥejo Saint-Maurice. Laŭ la rakontoj [[Ludoviko la Piulo]] konstruigis en la jaro 814 la kastelon. Inter 1157 kaj 1177 la urbo estis fondita de la [[Zeringanoj]]. En la jaro 1475 la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] okupis la urbon kaj aldonis ĝin al [[Svislando]]. La burgonja duko [[Karlo la brava]] volis rekonkeri la urbon sed perdis la [[Batalo de Morato|batalon de Morato]] la 22-an de junio 1476.
Linio 42 ⟶ 43:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
*[http://www.murten.ch Oficiala retejo de la urbo Morato]
* [http://www.murten.ch Oficiala retejo de la urbo Morato]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1014.php Morato en la Historia Leksikono de Svislando]
{{Komunejokat|Murten|Morato}}
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la Lagodistrikto}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]