Maksim Litvinov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{redaktata}}
Maksim Maksimoviĉ LITVINOV originale Meir Walach (n. 17-an de julio 1876. Bjalistoko, - m. 31-an de decembro 1951., Moskvo, Sovetunio) estis soveta diplomato antaŭ la d , eksterafera popola komisiito (1930-39), apoganto de la tutmonda malarmigado kaj kolektiva sekureca sistemo kun la okcidentaj landoj kontraŭ Germanio.
 
Linio 5 ⟶ 4:
 
Kiam la bolŝevikoj enpotenciĝis en oktobro de 1917, Litvinov estis sendita al Londono, Britio kiel diplomato. Oni arestis lin en oktobro de 1918 kontraŭ propaganda agado, sed oni liberigis lin en januaro de 1919 kompense al brita ĵurnalisto Robert Bruce Lockhart, kiu gvidis specifan misionon en Sovet-Rusion (en 1918). Litvinov revenis al Rusio kaj iĝis kunlaboranto de la eksterafera popola komisio.
 
Litvinov gvidis inter 1927 kaj 1930 la sovetan delegacion por la internacia malarmiga konferenco de Ligo de Popoloj kaj tie li reprezantis radikalajn malarmigan proponojn. Oni nomumis lin en juli ode 1930 al eksterafera komisiito kaj en 1932 li estis la ĉefdelegito en la ĝeneva internacia malarmiga konferenco. Litvinov gvidis la sovetan delegitaron en la londona mondkomerca konferenco de 1933. Dum lai agado, Usono prenis la diplomaciaj rilatojn kun la Sovetunio (1934).
 
Kiam la potenco, forto de la nazia Germanio iĝis pli kaj pli minaca, Litvinov urĝigis la Ligon de Popoloj por ellabori planojn pri la kolektiva kontraŭstaro kontraŭ Germanio (1934-38). Li interparolis en nomo de la Sovetunio kun Francio, Ĉeĥoslovakio (1935) pri kontraŭgermanaj traktatoj. Je efiko de la pacemaj, cedemaj politiko de la okcidentaj demokracioj kontraŭ Germanio, Sovetunio ŝanĝis sian politikan direkton. Ili forigis Litvinovon el la minitera seĝo (3-an de majo 1939), ĉar li estis judo kaj li nomo estas tre forte interplektiĝis kun kontraŭgermana politiko. En augusto de 1939, Sovetuni okaj Sovetunio interkonsentis pri la reciproka neatako.
 
Post kiam la germanoj atakis la Sovetunion, Litvinov estis reinvitita en la eksteraferann politikon. Li laboris unue kiel ambasadoro en Vaŝingtono (nov. 1941.- aŭg. 1943), poste laboris kiel vic-eksterafera komisiito. Li pensiiĝis en aŭgusto de 1946.